Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Per sciencteknikaj rimedoj antikvaĵoj ligas la tradicion al la vivo de ordinaruloj
2017-12-01

   La sekcio pri ciferecaj teknikoj de la Muzeo de la Imperiestra Palaco de Pekino ĵus anoncis, ke ĝi atingis la finon de la plej nova "esplorado": t.e. oni finis la fotadon de sume 23 antikvaj bronzaĵoj per tridimensia fotilo. Dum la rigardado de tiuj fotoj oni povas per muso malfermi la kovrilon de la bronzaĵoj kaj rigardi la interne ĉizitajn epigrafojn.


    "La tridimensiaj fotoj povas montri al la publiko tiujn detalaĵojn kiujn ordinaruloj ne povas vidi eĉ dum la eksponado de la bronzaĵoj. Ĉiu foto estas altprecize skanita kaj komputile modeligita, tiel ke la distingivo atingis 8K. Koncerna laboranto diris: "Tia klareco kontentigas eĉ postulojn por scienca esplorado. Tio ebligas, ke oni ne devu tiom ofte forporti la antikvaĵojn el la konservejo kaj remeti ilin tien, helpante eviti ilian eblan difektiĝon pro frapiĝo, tuŝiĝo, frotiĝo kaj tiel plu. La nova tekniko samtempe donas al pli multaj homoj la ŝancon rigardi la rarajn antikvaĵojn, kiuj estas longtempe konservataj en speciala loko."



    "Laŭraporte ĉiuj antikvaĵoj kiuj estis tiel fotitaj estas bronzaĵoj, kaj estonte oni tiamaniere fotos ankaŭ porcelanaĵojn, vitraĵojn kaj aliajn. "Krom por esploro, tiaj fotoj povas esti kunpremitaj kiel materialoj por krei komputilajn ludojn aŭ interagajn programojn de scienc-popularigo. Pli multe da ordinaraj homoj povos 'ludi' rarajn antikvaĵojn per sia poŝtelefono."


    Portante kaskon de virtuala realo, la vizitantoj povas vojaĝi trans la tempo al la sama palaco antaŭ centoj da jaroj. Ili ne nur povas ĝui diversajn pejzaĝojn de la siatempa palaco, sed eĉ "paroli" kun konataj antikvuloj. La koncernaj laborantoj de la muzeo bezonis du jarojn por konstrui la virtualan rezidejon de imperiestroj kun centprocenta versimileco.


    Estonte, la ĝardeno de la virtuala palaco estos ekipita per interagaj programoj, per kiuj eblos, ekzemple, nutri fiŝojn. Kaj la vojaĝaj informoj de la vizitantoj estos kolektitaj de la sistemo, tiel ke la muzeo povu provizi ĉiun vizitanton per anticipe mendita servo laŭ lia aŭ ŝia postulo. Oni diris: "La bezonoj de la publiko fariĝos cifereca subteno al la evoluigo de ciferecaj projektoj de la muzeo."



    La sciencteknikaj rimedoj aldonitaj al la antikvaĵoj ne nur simple vivigas la lastajn, nek estas sekvado de la modo de la nuna interreta epoko. Oni fakte celas, ke la antikvaĵoj tiel povu ricevi "pli bonan vivon".


    En "la hospitalo por antikvaĵoj" de la Imperiestra Palaco laboras ĉirkaŭ 200 restaŭristoj, kaj tie estas ankaŭ uzataj la plej pintaj aparatoj por la antikvaĵoj en la tuta mondo. Ekzemple, nur por ekzameni la antikvaĵojn oni uzas maŝinon de komputila tomografio, mikroskopojn, material-analizajn aparatojn, sendetruan ekzamenilon kaj tiel plu. La restaŭristoj, kvankam ekipitaj per tiuj sciencteknikaj aparatoj, tamen mem plej atenteme faras ĉiujn laborojn.


    Nun la muzeo kunlaboras kun la kompanio Tencent, la teamo de la komputila ludo "Ŝtata arkitekto (Minecraft)" kaj aliaj. Shan Jixiang, estro de la muzeo, diris: "Sendistinge de formo, la fina produktaĵo de niaj esplorado kaj evoluigo ne nur devas strebi al la modo sed obei la normojn fiksitajn de nia muzeo, kaj fine kongrui kun la celo disvastigi la kremon de la ĉina tradicia kulturo al la mondo. Nia fina celo estas: per sciencteknikaj rimedoj kunligi la tradician kulturon al la vivo de ordinaruloj."


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio