Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Senviza eniro de vojaĝantoj inter Ĉinio kaj Bosnio-Hercegovino
2017-11-30

    Lastatempe, ministroj de Ĉinio kaj Bosnio-Hercegovino pri eksterlandaj aferoj, kun la ĉeesto de la dulandaj ĉefministroj, subskribis la Interkonsenton pri Reciproka Senviza Permeso de Pasportuloj fare de la Registaro de la Ĉina Popola Respubliko kaj la Konsilio de Ministroj de Bosnio-Hercegovino. Post validiĝo de la interkonsento, Bosnio-Hercegovino estos la dua eŭropa lando, kiu permesas senvizan eniron de vojaĝantoj el Ĉinio. 


    La unua eŭropa lando, kiu donis senvizan permeson al ĉinoj, estas Serbio, kaj Bosnio-Hercegovino estos la dua, post sankcio de koncernaj sekcioj de la du landoj. 



    Kion ĝi signifas? 


    Oriente de Bosnio-Hercegovino estas Serbio, kaj sudoriente de Bosnio-Hercegovino estas Montenegro, kiu anoncis en aprilo, ke ĝi donas senvizan permeson al ĉinaj civitanoj, kondiĉe ke ili estu grupe, havu invitleteron kontentigantan specifan kondiĉon aŭ posedu vizon el difinitaj landoj. Tio signifas, ke senvize ĉinoj povas vojaĝi en tiuj tri orient-eŭropaj landoj kaj eĉ veturi per aŭto en Balkano. 


    Ĉarma Sarajevo 


   Sarajevo, ĉefurbo de Bosnio-Hercegovino, estas ekonomia kaj kultura centro. Ĝi estas konata en Ĉinio pro la filmo "Walter defendas Sarajevon" kaj la bosnia milito. 



    La 28an de junio 1914, sur la Latinska Ponto de Sarajevo, serba junulo Gavrilo Princip murdis la arkidukon Franz Ferdinand, kiu regis la tutan Aŭstrio-Hungarion, kaj lian edzinon. La sinsekvo de tiu evento estis la Unua Mondmilito. 


    La bosnia milito okazis inter 1992 kaj 1995, antaŭ pli ol 20 jaroj, kaj ĝi estis forta bato por la ekonomio de Bosnio-Hercegovino. La lando iom post iom revigliĝis en 2016, kaj travivas transiron de planita ekonomio al la merkata. 




    Nun Sarajevo estas fama skiejo. En la montaroj, sudoriente kaj sudokcidente de la urbo, estas du bonkvalitaj naturaj skiejoj, kiuj servis kiel sportejoj por la Vintraj Olimpikoj en 1984, kaj ĉiuvintre ili tiras multe da ski-ŝatantoj. 


    Post la bosnia milito, Sarajevo ekhavis la islaman atmosferon. La urbo estas rigardata kiel Jerusalemo en Eŭropo, ĉar estas troveblaj tie katolikaj preĝejoj, ortodoksaj preĝejoj kaj islamaj moskeoj. 


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio