Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La listo Plej Bonaj por Vojaĝo en 2018
2017-11-29


   La turisma gazeto Lonely Planet publikigis la liston pri plej bonaj turismejoj en 2018 "Plej Bonaj por Vojaĝo en 2018". La listo entenas kvar partojn, nome lando, urbo, regiono kaj kost-efektiveco. En ĉiu parto estis elektitaj la 10 plej bonaj. 


   Ĉinio enlistiĝis kiel unu el la dek plej bonaj landoj por vojaĝo 


   Kaohsiung, en Taiwan de Ĉinio, elektiĝis kiel unu el la dek plej bonaj urboj por vojaĝo. 


   Hunan, Ĉinio, aperis en la listo de dek plej bonaj turismejoj en kost-efektiveco. 


   Lonely Planet tiel rekomendas Ĉinion: Ĉinio havas mirindajn pejzaĝojn kaj mirindan historion, rapide disvolviĝantan grandrapidan trajnon, precipe ĝisdatigitan Imperiestran Palacon, Ŝanhajan Turon, kaj la novan eksponejon de la muzeo V&A, baldaŭ finkonstruotan en Shenzhen. 

 


   Hunan troviĝas en la listo de dek plej bonaj turismejoj en kost-efektiveco. En Hunan estas belega mirlando Zhangjiajie, kie estis filmita Avataro. Tie estas ankaŭ la antikva urbo Fenghuang kun longa historio, kaj kompreneble la plej grava afero estas la bonprezaj bongustaĵoj. 


Dek plej bonaj turismaj landoj 


    1.   Ĉinio 



    Brila punkto: mirindaj pejzaĝoj kaj historio, rapide disvolviĝanta grandrapida trajno kaj ĝisdatigitaj vidindejoj. Ĉinio estas atentata de pli kaj pli multaj turistoj de la mondo. 


    2.   Ĉilio 


 

    Brila punkto: neimagebla floraro ĉe la dezerto Atacama, pintnivela piedirada itinero kaj mistera Pasko-insulo. 


   3.   Sud-Koreio 


  

    Brila punkto: en PyeongChang okazos Vintraj Olimpikoj en 2018 


   4. Portugalio 


 

   Brila punkto: vivo malaltkosta tamen altkvalita 


   5.   Ĝibutio 



    Brila punkto: Granda Fend-Valo en orienta Afriko, "plej bela cikatro sur la terglobo", kaj la sallago Assal, "la Morta Maro de Afriko". 


   6. Nov-Zelando 


 

    Brila punkto: centprocente pura Mez-tero 


   7.   Malto 



    Brila punkto: la koro de Mediteraneo 


   8.   Kartvelio


 

   Brila punkto: neĝkovrita monto en Kaŭkazio, la fama turismejo Nigra Maro, kampara pejzaĝo kaj skiejo 


   9.   Maŭricio



   Brila punkto: paradiza insullando en Afriko kaj tutmonde fama loko por pasigi mielmonaton 


   10. Sud-Afriko 



    Brila punkto: ĉielarka lando kun sovaĝaj bestoj, dezerto kaj maro 


Dek plej kost-efektivecaj turismejoj 


Hunan, Ĉinio


Malsupra Kalifornio, Meksiko


Arizono, Usono 


    1. Hunan, Ĉinio 


    2. Talino, Estonio


    3. Lanzarote, Kanarioj, Hispanio


    4. Arizono, Usono 


   5. La Paz, Bolivio


    6. Pollando


    7. Essaouira, Maroko 


    8. Britio 


    9. Malsupra Kalifornio, Meksiko 


    10. Jacksonville, Usono


Dek plej bonaj turismaj regionoj 


Belfasto kaj Digvoja Marbordo, Nord-Irlando 


Bahio, Brazilo 


Julian-Alpoj, Slovenio 


    1. Belfasto kaj Digvoja Marbordo, Nord-Irlando 


    2. Alasko, Usono 


    3. Julian-Alpoj, Slovenio 


    4. Languedoc-Roussillon, Francio 


    5. Kii-Duoninsulo, Japanio


    6. Aeolian-Insuloj, Italio 


    7. Suda Usono 


    8. Lahaul kaj Spiti, Hindio 


    9. Bahio, Brazilo 


    10. Los-Haitises-a Ŝtata Parko, Dominika Respubliko 


Dek plej bonaj turismaj urboj 


Kaohsiung, Taiwan de Ĉinio 


Kanbero, Aŭstralio 


San-Juano, Porto-Riko  


Sevilo, Hispanio 


    1. Kaohsiung, Taiwan de Ĉinio 


    2. Sevilo, Hispanio 


    3. Detrojto, Usono 


    4. Kanbero, Aŭstralio 


    5. Hamburgo, Germanio 


    6. Antverpeno, Belgio 


    7. Matera, Italio 


    8. San-Juano, Porto-Riko 


    9. Guanajuato, Meksiko 


    10. Oslo, Norvegio 


    Rimarko: la supra enhavo ne estas aranĝita laŭ la ordo de la listo publikigita de Lonely Planet


Redaktoro: Niu Xueqin


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio