Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
CNN surprizita pro granda aĉetpovo de ĉinoj
2017-11-28

    La ĉina retkomerca platformo Taobao prezentis 3 aviadilojn en sia retejo, anoncante ke ili estas aŭkciataj.  



   Tio altiris atenton de fremdlandaj amaskomunikiloj. Laŭ raporto de la retejo de la usona amaskomunikilo CNN en la 22-a de novembro, tri kargoaviadiloj Boeing 747 estis aŭkciitaj en la 20-a de novembro, kaj du el ili estis tuj aĉetitaj de la ĉina transporta kompanio SF-Ekspreso kontraŭ 320 milionoj da juanoj. 


    Origine la tri aviadiloj apartenis al la kompanio Jade Cargo kiu bankrotis en 2013 pro malbona administrado. En la pasintaj 2 jaroj la kompanio aranĝis ses aŭkciojn, sed neniu el ili sukcesis. Tamen ĉi-foje du aviadiloj estis preskaŭ tuj venditaj post la anonciĝo de la aŭkcio en la surreta aŭkci-platformo de Taobao.


    Laŭ raporto de la irlanda ĵurnalo Irish Examiner citata de la ĉina Global Times, la ĉi-foja surreta aŭkcio altiris la atenton de ĉirkaŭ 800 mil personoj kaj post 26-fojaj ofertoj la du aviadiloj estis forvenditaj.    


    La platformo de la ĉi-foja aŭkcio apartenas al la retkomerca platformo Taobao, kiu estas branĉa kompanio de Alibaba. Kaj ankaŭ la aĉetuma festivalo de la 11-a de novembro lanĉita de Taobao estis multe atentata de fremdlandaj amaskomunikiloj.  


    Laŭ pli frua raporto de CNN, nur 2 minutojn post la komenco de la festivalo la vendosumo de la retejo superis miliardon da usonaj dolaroj. Post 1 horo la vendosumo superis 10 miliardojn da usonaj dolaroj, post 13 horoj 18 miliardojn da usonaj dolaroj kaj fine la totala sumo atingis 25.4 miliardojn da usonaj dolaroj. Tiel ĝi fariĝis la plej granda aĉetuma tago en la tuta mondo. 


    Lastjare la vendosumo de la retejo Alibaba atingis 1 miliardon da usonaj dolaroj en la unuaj 5 minutoj kaj fine la totala vendosumo atingis 17.8 miliardojn da usonaj dolaroj. Kvankam la totala vendosumo de la lastjara aĉetuma festivalo estis multe malpli granda ol tiu de la ĉi-jara, tamen CNN montris, ke la totala vendosumo de la retejo en la 11-a de novembro superis la kombinitan vendosumon de la du usonaj aĉetumaj festivaloj "Nigra vendredo" kaj "Reta lundo". Lastjare CNN raportis, ke la prospero de la retkomerco en Ĉinio igas homojn miri kun la larĝe malfermita buŝo, sed ĉi-jare la pli akcelita furoro laŭ CNN igas homojn gapi kun la larĝe malfermitaj okuloj.



   Atentinde estas, ke pli kaj pli multe da ĉinaj konsumantoj volas aĉeti fremdajn produktaĵojn kaj partoprenas en la fremdlanda aĉetuma festivalo "Nigra vendredo" tra translandaj surretaj vendejoj.


    Krome fremdlandaj detalistoj, kiaj Macy's kaj House of Fraiser, malfermis surretajn vendejojn en Tmall, platformo parenca al Taobao, kaj proponas favorajn kondiĉojn al ĉinaj konsumantoj por altiri ilin. 


    Laŭ eMarketer, organizio pri merkataj analizoj, la elspezo de ĉinaj konsumantoj por fremdaj produktaĵoj tra translandaj detalistoj atingos ĉi-jare 100.2 miliardojn da usonaj dolaroj kun la kresko de 27.6%, t.e. je 78.5 miliardoj da dolaroj pli multe ol tiu de la lasta jaro. Kaj tio signifas, ke ĉiu ĉina konsumanto averaĝe elspezis 882 usonajn dolarojn ĉi-jare.   


Redaktoro: Gao Shuyuan


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 



(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio