Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
El Popola Ĉinio serĉas e-istan redaktoron
2017-11-28

    El Popola Ĉinio (www.espero.com.cn) estas Esperanta retejo, kiu dissendas informojn pri socio, kulturo kaj ekonomio de Ĉinio kaj ankaŭ tiujn pri Esperanto-movado. 


    El Popola Ĉinio nun serĉas e-istan redaktoron, kiu respondecas pri verkado, lingvopolurado de artikoloj en Esperanto, muntado de filmetoj . La kandidato nepre:


    .Havi universitatan diplomon

    .Posedi tre bonan skriban kaj parolan lingvonivelon en Esperanto kaj la ĉinan lingvon aŭ la anglan lingvon (por faciligi la vivon en Ĉinio kaj instruadon)

    .Esti malpli-ol-50-jara 

    .Esti sperta en redaktado, verkado kaj pli bone en muntado de filmetoj

    .Minimume havi du-jaran laboran karieron per Esperanto

    .Bone kompreni la ĉinan kulturon 


    Por kandidatiĝi, oni sendu al la redakcio de El Popola Ĉinio (13693326472@163.com) elektronikan dokumentaron kun jenaj enhavoj: 


    - sinprezenta letero, inkluzive de la motivoj por kandidatiĝi;


    - vivresumo (persona, eduka, profesia, movada);


    - mallonga artikolo en Esperanto aperigita en publikaj revuoj;


    - nomoj kaj kontakt-informoj de du rekomendantoj (nepre esperantistoj); 


    - laŭplaĉe, aliaj dokumentoj kiuj atestas la redaktajn aŭ movadajn kapablojn de la kandidato.


Redaktoro: Chen Ji


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio