Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Reduktiĝo de la ĉina doganimposto multe altiros importaĵojn
2017-11-27


    Ekde la 1-a de decembro nova importa dogantarifo estos enkondukita en Ĉinio. Reduktiĝos la importaj doganoj de konsumaĵoj, inkluzive de manĝaĵoj, sanefikaĵoj, medikamentoj, kemiaj produktaĵoj por la ordinara vivo, vestaĵoj, porhejmaj ekipaĵoj, distraĵoj, diversaj aliaj varoj por la ordinara vivo kaj tiel plu. La averaĝa tarifo estos reduktita de 17.3% al 7.7%.


    Yang Zhiyong, esploristo de la Ŝtata Akademio de Ekonomia Strategio sub la Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj, diris, ke ĉi-foja redukto de la dogantarifo unuflanke celas vastigi la efikan provizadon en Ĉinio por kontentigi postulojn de ordinaraj homoj en konsumado; aliflanke tio helpos la konkurencon inter importitaj produktaĵoj kaj enlandaj produktaĵoj, kio pli bone akordas al la ŝanĝiĝantaj bezonoj de konsumantoj.



    Zhao Ping, direktoro de la sekcio pri internacia komerco sub la Instituto de la Ĉina Konsilio por Promocio de Internacia Komerco, diris, ke la redukto spegulas la ŝanĝiĝon de la pensmaniero de Ĉinio pri internacia komercado en la situacio de altnivela pordomalfermo de la lando, kaj ke tio helpos ekvilibrigi importadon kaj eksportadon. Samtempe, tio profitigos la internacian merkaton kunhavigante al la lasta profitojn alportitajn de la ekonomia disvolviĝo de Ĉinio.


   Cao Lei, direktoro de la Ĉina Esplora Centro pri  Elektronika Komerco, diris, ke nun la dogan-impostoj, aldonvalora imposto kaj konsuma imposto de Ĉinio restas altaj, kaj la redukto de la dogano, ne nur antaŭenpuŝos enlandan konsumadon, sed ankaŭ profitigos elektronikajn komercistojn translandajn.


    Laŭ la anticipa prognozo de triaflankaj organizoj, ekzemple iResearch, CIConsulting kaj aliaj, sur la fono de la praktikado de la iniciato "La Zono kaj Vojo", en la jaro 2020 la translandlima interreta negoca monsumo de Ĉinio eventuale atingos 12 duilionojn da juanoj, kaj okupos 37.6% de la totala sumo de importo kaj eksporto. Tiel la surreta negocado fariĝos grava parto de la importado/eksportado de Ĉinio.


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio