Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
UEA serĉas novajn estraranojn
2017-11-27


   Ekde la 1-a de januaro 2018 Martin SCHÄFFER transprenos la funkcion de Ĝenerala Direktoro de UEA kaj forlasos la postenon de Ĝenerala Sekretario. La Estraro de UEA krome esprimis ke la nunaj laborfortoj ne estas sufiĉaj por taŭge mastrumi la kompleksan fakaron de la organizo.


    La Elekta Komisiono petas ĉiujn membrojn de UEA helpi trovi taŭgajn kandidatojn por iĝi estrarano de UEA. Necesas elekti novan Ĝeneralan Sekretarion kaj eventuale kromajn estraranojn (pri tio decidas nuntempe la Komitato). Temus ankaŭ pri spertiĝoŝanco por tiuj kiuj ŝatus plukandidatiĝi por la Estraro en la fino de ĉi tiu mandato.


    Taskoj


    Laŭ la Statuto kaj la regularoj, la Ĝenerala Sekretario zorgas pri la efektivigo de la decidoj de la Komitato kaj de la Estraro, respondecas pri la kontaktoj kun la Komitato, inkluzive de kunvokado de la kunsidoj, protokolado kaj gvidado de la voĉdonoj, mastrumas la retan voĉdonsistemon, gvidas la sekretarian servon kaj zorgas pri la administrado de la organizo kiun gvidas la Ĝenerala Direktoro.


    Preter tiuj taskoj Martin SCHÄFFER respondecis en la estraro pri financoj, retejoj kaj landa agado en Ameriko. La nova Ĝenerala Sekretario tamen ne nepre respondecu pri la samaj laborkampoj de Martin.


    Krome, konsiderante la nunan estraran laboron, estas tamen ankaŭ aliaj fakoj kiuj bezonus novan respondecan estraranon por pli taŭga disvolviĝo. Jen la listo:


    Faka kaj Scienca Agado, Financoj, Ĝemelaj Urboj, Landa Agado en Ameriko, Landa Agado en Eŭropo, Kongresoj, Kulturo, Merkatiko, Retejoj kaj Retlistoj. 

Kondiĉoj


    Dezirindas ricevi kandidatiĝojn de homoj kun sperto kaj/aŭ interesiĝo pri iuj el tiuj estraraj laborkampoj. Aliaj dezirindaj kvalitoj de ĉiuj kandidatoj estas sperto en gvidado de volontula organizo, sperto en la Esperanto-movado, laboremo kaj fleksebleco.


    Kandidato kiel estrarano de UEA devas esti Komitatano. Se membro de UEA, kiu ankoraŭ ne estas Komitatano, volas kandidatiĝi por la Estraro de UEA, tiu devas unue elektiĝi kiel Komitatano de UEA; tiucele ni antaŭvidas elektojn de komitatanoj C antaŭ la elektoj de la novaj estraranoj.


    Kondiĉo por komitataneco estas individua membreco de UEA jam dum du jaroj antaŭ la elektiĝo kaj resti individua membro tra la tuta oficperiodo.


    Kandidato al komitaneco C kaj al estraraneco devas esti proponita de almenaŭ du komitatanoj.


    Krome la nova estrarano estu preta partopreni skajpan estrarkunsidon dufoje monate, vojaĝi al Roterdamo por la Estrarkunsidoj okazontaj de la 20-a ĝis la 22-a de aprilo 2018 kaj al Lisbono por la Komitatkunsido okazonta dum la Universala Kongreso de la 28-a de julio ĝis la 4-a de aŭgusto 2018.


    Kontakto


    Por kandidatiĝi, sendu mesaĝon al elekta.komisiono@co.uea.org ĝis ĵaŭdo la 30-a de novembro 2017 kun motivata kandidatiĝo, kiun akompanas, krom la skriba konsento de la kandidato, ankaŭ biografieto kaj laŭeble foteto, klarigo pri la motivoj de kandidatiĝo, kaj konciza deklaro de la movadaj kaj poroficaj celoj (aŭ de pli konkreta agadoprogramo). Bonvenus ankaŭ indiko pri proponantaj komitatanoj (kaze ke jam estas).


    Se vi scias pri alia taŭga kandidato, konvinku tiun membron sendi sian kandidatiĝon aŭ sendu mesaĝon al elekta.komisiono@co.uea.org kaj ni mem enketos ĉe la membro.


    Se vi havas demandojn pri la elektoj, sendu mesaĝon al elekta.komisiono@co.uea.org.


El gazetara komuniko de UEA

Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio