Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Interpretisto de brita reĝino parolas pri interpret-arto
2017-11-24

de GUI TAO


   Mi aŭdis pri Lin Chaolun kiam mi estis en universitato. Li estas ĉinlingva ĉefinterpretisto de la brita ministerio pri eksterlandaj aferoj. Li interpretis por la reĝino, kvin ĉefministroj kaj prezidanto de la parlamento. Pro tio li estis konata kiel la "reĝa interpretisto".


Lin Chaolun (la dua de dekstre) interpretas por la brita reĝino kaj ĉina prezidanto Xi Jinping.


    Kiel spertulo ĉe la fronto kaj plej alta nivelo de diplomatio, kion Lin opiniis pri la ĉina-britaj rilatoj en la pasintaj 20 jaroj? Li diris, ke la traduk-kompanio fondita de li povas esti barometro de la ĉina-britaj rilatoj en la "ora epoko".


    En 2004, Lin rimarkis, ke la ĉina ekonomio konstante fortiĝas, kaj kontribuas por disvolvado de aliaj lokoj de la mondo. Li sin demandis, kia komerca ŝanco estos donita al li kiam Ĉinio fortiĝas. Li antaŭvidis kreskon de la postuloj pri tradukado kaj interpretado inter la lingvoj ĉina kaj angla. Pro tio li ŝanĝis la negocon de sia kompanio al tiu kampo ene de unu jaro. Nun pliboniĝas la dulandaj rilatoj kaj multiĝas komunikado inter la du landoj. Ankaŭ la negoco de lia kompanio pligrandiĝas.


Lin Chaolun (la dua de maldekstre) interpretas por brita eksĉefministro David Cameron kaj ĉina ĉefministro Li Keqiang.


    Maŝin-traduko estos tendenco


    Mi demandis Lin pri la sento kiel interpretisto de tiom da gravaj politikistoj kaj ekonomikistoj. Li diris: "Interpretado estas improviza kreado, kiu ne permesas fari eraron."


    Li memoris, ke foje siatempa brita ĉefministro Tony Blair vizitis Ĉinion, kaj faris improvizan prelegon dum vizito en ekspozicio pri scienco kaj tekniko en Ŝanhajo. Subite li diris, ke li tre ŝatas "Kissing Booth" (kisi Booth). Lin sciis, ke la familia nomo de lia edzino estas Booth, tamen kion ĝi signifas ĉi tie? Li ne povis trovi la elirejon.


    Blair ridis kaj diris al Lin: "Mi montru al vi." Li kisis sian edzinon kaj ĉiuj ridegis.


    Poste Lin sciis, ke en la ekspozicio estis stando nomata "Kissing Booth". Ĉi tie "Booth" ne estis familia nomo, sed ĝia originala signifo "malgranda ĉambro." Ĉe la stando estis fotilo, kaj vizitantoj povis fari plurajn kisajn pozojn antaŭ la fotilo. Post fotado, komputila softvaro povis montri diversajn deformiĝojn de la kisoj. Blair vizitis tiun standon kaj faris la sencoturnon. Lin ne vidis la standon, do li ne povis interpreti la frazon.


    Nun Lin sin dediĉas al maŝin-tradukado. Li antaŭvidas, ke la populariĝo de maŝin-tradukado ŝanĝos la manierojn de niaj komunikado kaj vivo, ege liberigos produktajn fortojn, tial parolantoj de malsamaj lingvoj povos senĝene interkomunikiĝi.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio