Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
En 2018 Ĉinio faros la unuan paŝon al la 5a-generacia interreto
2017-11-23


   De la 1-a ĝis la 4-a generacioj, la interreto solvis la problemojn de interpersona komunikado, la 5-a generacio solvos la malfacilon de alispeca komunikado -- tiuj inter homoj kaj objektoj, kaj inter objektoj kaj objektoj; tiu ĉi lasta estas ankaŭ nomata: interreto de objektoj. Ding Haiyu, estro de la institucio pri sendrata kaj terminala teknikoj sub la instituto de la ĉina poŝtelefona kompanio China Mobile, diris: "La 4-a generacio (de interreto) ŝanĝis la vivon, kaj la 5-a generacio ŝanĝos la socion." Li diris, ke la 5-a generacio estas tute nova komunikada teknologio, kaj ĝi agordiĝos al artefarita inteligenteco kaj granda datumaro, farante novan epokon de interreto.


    La 5-a generacio estos grandrapida, grandkvanta kaj senprokrasta, kaj tiuj ĉi kvalitoj ebligos ĝian utiligon en la kampoj de interreto de objektoj, inteligenta vivo, surretaj servoj, virtuala realo kaj tiel plu. 



    Samtempe la 5-a generacio sukcesos realigi preskaŭ centprocentan fidindecon kaj malaltan proporcion de elektrodisipiĝo kaj kosto, tiel ke estontece ajna objekto eventuale povos esti ekipita per modulo de sendrata komunikado kaj la koncerna teknologio fariĝos tiom populara kiom estas nun la uzado de elektro.


    La Ministerio de Industrio kaj Informadika Teknologio de Ĉinio jam publikigis la planon utiligi la 5-an generacion en la meza frekvencbendo. En januaro 2016 Ĉinio jam komencis la provon de la 5-a generacio, kaj la provado de la unua norma versio finiĝos en junio 2018. La komplete ellaborita versio aperos en septembro 2019 kaj ĝia komerca utiligo komenciĝos en 2020. Ĉinio fariĝis la unua lando, kiu publikigis la planon uzi la 5-an generacion en la meza frekvencbendo.



   Kiom grandajn avantaĝojn alportos la 5-a generacio, tamen por ordinaruloj la plej zorgata afero estas ĝia kosto.


    Laŭdire la kosto de retumado per movebla interreto po bito certe multe malaltiĝos. Tio signifas, ke datumtrafiko de uzanto 10-oble grandiĝos ol antaŭe, sed la prezo altiĝos nur 1.5- aŭ 2-oble.


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio