Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
9 ĉinaj kompanioj eniris en la liston de la 100 plej potencaj financ-teknikaj kompanioj en la mondo, kaj ĉiuj el la plej potencaj 3 kompanioj estas ĉinaj kompanioj
2017-11-22


   Laŭ brita amaskomunikilo, la plej nova raporto kune farita de la mondfama investa kompanio pri financa tekniko H2 Ventures kaj la internacia organizo pri kontado kaj konsultado KPMG montras, ke ĉi-jare 9 ĉinaj kompanioj eniris en la liston de la 100 plej potencaj financ-teknikaj kompanioj en la mondo, inter kiuj ĉiuj el la plej potencaj 3 estas ĉinaj kompanioj. Ili estas la financa kompanio Ant Financial, la asekur-kompanio ZhongAn kaj la financ-teknika kompanio Qudian.


    Laŭ raporto de la novaĵ-agentejo Reuters en la 17-a de novembro, en la ĉi-jara listo ankaŭ jenaj ĉinaj kompanioj sin trovas inter la 10 plej potencaj kompanioj: Lufax (la 6-a) kaj JD Finance (la 9-a). Tio signifas, ke inter la 10 plej potencaj financ-teknikaj kompanioj en la mondo, duono venas el Ĉinio.


    En la ĉi-jara listo, 21 kompanioj apartenas al la industrio de pagado, 32 kompanioj al tiu de mon-prunto, 15 al tiu de komerco kaj kapitalmerkato kaj 12 al tiu de asekuro.


    Ekde 2014 H2 Ventures kaj KPMG publikigas la ĉiujaran raporton, kies listo vicigas 100 potencajn kompaniojn kaj organizojn kiuj transformas la tradician financan industrion per nova teknologio. 


    Laŭ la raporto ekde 2015 ĉinaj financ-teknikaj kompanioj fariĝas pli kaj pli rimarkindaj en la mondo. ZhongAn, Lufax kaj Qudian jam estas en la listo por 3 sinsekvaj jaroj.


Redaktoro: Gao Shuyuan


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 


 


    


 


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio