Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Usonaj realaj detal-firmaoj eklernas ĉinan vendmanieron per interreto
2017-11-21


   La ĉina "Aĉetfestivalo (la 11-a de novembro)" havis alinomon "imito de Nigra Vendredo" kaj pro tio komence ĝi ricevis atenton de alilandaj amaskomunikiloj. Sed tuj la riĉeco de la varoj kaj facileco de la aĉetado ebligis la akceptiĝon de la festivalo ekster Ĉinio. Laŭ la statistikoj la ĵus pasinta aĉetfestivalo allogis la atenton de pli ol 200 landoj kaj regionoj, en ĝi partoprenis pli ol 140 mil markoj kaj pli ol 50 milionoj da konsumantoj interage kun retbutikoj per sia poŝtelefono. Do, tiu ĉi aĉetuma tempopunkto, kiu celis stimuli la ĉinan merkaton, nun senĉese kreas novajn rekordojn en la kampo de konsumado de la tuta mondo. Kaj ĝi servas kiel la ŝanco de portempa komerca mondskala cirkulado kiu refoje vivigis la konsuman potencialan forton de homoj de la tuta mondo, kaj fariĝis grava fonto de movforto por akceli la ekonomian disvolvon. 


   Sur la startlinilo de interreto, grand-datumaro kaj nub-komputado, usonaj detalaj firmaoj konsciis, ke por sia adaptiĝo al nuna granda ŝanĝiĝo, oni prefere elektu Ĉinion, kie estas la fronto de la ĉi-foja komerca revolucio, kiel la lernejon.


   En la novjorka branĉo de Alibaba laboras pli ol 300 funkciuloj, kaj plejparto de ili estas lokanoj. Lee McCabe, vicprezidanto de la Nord-amerika Alibaba-Grupo, diris: "Nia tasko estas konigi al Tmail, suba retplatformo de Alibaba, bonajn markojn de la norda Ameriko, kaj helpi la nordamerikajn entreprenojn, kiuj volas eniri en Ĉinion, lerni kiel fari detalan vendadon per interreto laŭ nova ĉinstila projekto." Tio postulas kelkajn paŝojn: malfermi butikon en Tmail; kutimiĝi al ĉina retpaga sistemo kaj pakaĵkuriera sistemo; iom post iom koni la informojn de ĉinaj konsumantoj helpe de la granddatumaro registrita de Alibaba; plene konatiĝi kun la ĉina merkato; prove malfermi realan butikon en Ĉinio; esplori ĉiujn eblajn kanalojn; fine, realigi la novepokan detal-vendadon kiu sukcesas funkcii kaj interrete kaj real-butike.



   Nun jam pli ol 7 mil usonaj markoj sin trovas en Tmail, kaj ili inkludas ne nur grandajn detalkomercajn kompaniojn kiel Macy's kaj Nike, sed ankaŭ malgrandajn firmaojn kiel Stadium Goods. La usonaj firmaoj progresigas sian tradician komerc-modelon dum la praktikado en ĉinaj retejoj. 


    Tia nova koncepto de detala vendado kreis oportunan kanalon por internaciaj komercado kaj servado. Per la reta platformo de Alibaba ankaŭ multaj ĉinaj markoj sukcesis havigi al si ŝatojn de usonaj konsumantoj.


    ZDNet, usona komerca retejo, diris: "La ĉina retkomerco jam gajnis avantaĝojn mondskalajn per la disvolvaj rapideco, profundeco, vasteco, kaj precipe kapablo adapti sin al la kompleta detala vendado laŭ la koncepto de nova detalvendado." La retejo diris ankaŭ, ke Alibaba kaj Amazon nun kuras sur la sama konkur-vojo celante serĉi noviĝon kaj evoluiĝon por la detal-venda industrio, kaj, Alibaba sukcesas havi pli da efikaj rezultoj konceptaj kaj realigitaj. 


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio