Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinio, kondukanto de la cifereca ekonomio
2017-11-21


   La 16-an kaj la 17-an de novembro laŭ la loka tempo en Vaŝingtono de Usono okazis la 5-a Statistika Forumo aranĝita de la Internacia Mona Fonduso (IMF). Sur la fono de vigla disvolvado de la tutmonda cifereca ekonomio, la ĉi-foja forumo havis la temon "Mezurado de la cifereca ekonomio". La forumon ĉeestis pli ol 300 fakuloj kaj erudiciuloj el internaciaj organizoj inkluzive de UN, IMF kaj la Monda Banko, koncernaj departementoj de diverslandaj registaroj kaj famaj universitatoj.


    Ĉinaj interretaj entreprenoj unuafoje invitite partoprenis en la forumo


    La elektronika komerco kaj poŝtelefona pago de Ĉinio estas avangardaj en la mondo. Laŭ la raporto de la Ĉina Akademio de Informa kaj Komunikada Teknikoj publikigita en julio ĉi-jare, la cifereca ekonomio jam iĝis kerna movforto por akceli ekonomian kreskadon en la lastaj jaroj. En 2016 la skalo de la ĉina cifereca ekonomio kalkuliĝis al 22,6 duilionoj da juanoj, je 30,3% de la malneta enlanda produkto.


    Gabriel Kiros, vicdirektoro de la statistika fako de IMF, diris al raportisto, ke la ĉina ekonomio rapide disvolviĝas kaj Ĉinio mallongigas la diferencon kun evoluintaj landoj per ciferecigo. Oni invitis la ĉinan firmaon Tencent al la forumo pro tio, ke la disvolvado de ĉinaj entreprenoj ŝanĝas la vivon kaj ili faras la vivon de ĉiu pli bona. 


    Ĉinio kreis apartan ekosistemon de cifereca ekonomio


    Rilata statistiko montras, ke antaŭ 10 jaroj la sumo de la ĉina elektronika komerco estis malpli ol 1% de tiu de la tutmonda, kaj nun ĝi estis pli ol 40%, superinte la totalan sumon de Britio, Usono, Japanio, Francio kaj Germanio; en 2016 la sumo de la ĉina persona konsumado per poŝtelefona pago atingis 790 miliardojn da usonaj dolaroj, 11-oble pli granda ol tiu de la usona; en la pasintaj 5 jaroj la kompunda kresk-ratio de la ĉina konsumado per interreto kalkuliĝis al 32%, plej granda en la mondo, dum tiu de la usona estis nur 8%.


    "La disvolvo de la cifereca ekonomio en Ĉinio donis al ni profundan impreson." Carol Corrado, supera konsilisto de la usona esplorkompanio Konferenca Konsilio kaj ĝia direktoro pri ekonomika esplorado, diris, ke Ĉinio, kiu rapide paŝas al la epoko sen kontantaĵo, kreis apartan ekosistemon de la cifereca ekonomio. Jeremy Rifkin, aŭtoro de La Tria Industria Revolucio kaj prezidanto de la Fonduso pri Ekonomiaj Tendencoj kun la sidejo en Vaŝingtono, opinias, ke la ĉina "Interreto plus" kaj germana "Industrio 4.0" grandpaŝe iras al la saĝa vivo kaj ili estas en la unua vico de la mondo. 


    Laŭ prognozo pri la ĉinaj merkatoj de informadiko, komunikado kaj teknikoj en 2018, farita de la aŭtoritata organizo pri statistiko IDC, en 2021 almenaŭ 50% de la malneta enlanda produkto de la tuta mondo estos ciferecaj, kaj la proporcio de la ĉina cifereca ekonomio atingos 55%; ciferecaj produktaĵoj, entreprenado kaj kunlaboroj antaŭenigos la kreskadon de diversaj industrioj; en 2020 investantoj uzos la platformon de ekosistemo, donitaĵ-valoro kaj partopren-grado de klientoj por taksi la entreprenojn; cifereca transformo plu plirapidiĝos kaj la mondo iros en epokon de la cifereca ekonomio, kaj sendube Ĉinio okupos avangardan pozicion tiuflanke. 


Redaktoro: Niu Xueqin


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio