Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Prof. d-ro Liu Haitao prelegis en Pekino
2017-11-17

    De la 2-a ĝis la 4-a posttagmeze, la 16-an de novembro en la Pekina Lingva kaj Kultura Universitato (PLKU) okazis prelego de prof. d-ro Liu Haitao, eminenta profesoro de la Zhejiang-a Universitato en la urbo Hangzhou, orienta Ĉinio, kaj i.a. membro de la Akademio de Esperanto. La prelegon okazigis la Centro de Esplorado pri la Ĉina kiel Dua Lingvo de PLKU. La titolo de la prelego tekstis: "La posta kaj nuna vivoj de scienca artikolo: strukturo, kontribuo al scienca gazeto, citado, kaj serĉado".


Liu Haitao dum la prelego


Liu Haitao respondas al demando


    La prelego ĉefe celis postdiplomajn studentojn de PLKU. La elekton de la preleganto pravigas la fakto, ke prof. d-ro Liu estis honorita kiel unu el la plej ofte citataj ĉinaj scienculoj fare de la nederlanda scienca eldonejo Elsevier por tri sinsekvaj jaroj: 2014-2016. La preleganto emfazis la gravecon de sciencaj artikoloj por atingi la nacian celon de Ĉinio fariĝi grandpotenco en esplorado, kaj detale klarigis pri iliaj preparado kaj verkado kaj ne laste ankaŭ pri la signifo esti citata de aliaj scienculoj. La prelego montriĝis ne nur serioza kaj energia sed samtempe humurplena, kaj la profesoro rigora en esploroj ofte ridigis la tutan klasĉambron per siaj ŝercaj komentoj. 


    La rolo de Esperanto


    Prof. d-ro Liu Haitao okupiĝas pri diversaj esplorkampoj, kiuj inkluzivas kvantan kaj komputilan lingvistikon, dependan gramatikon, lingvajn kompleksajn retojn, lingvoplanadon kaj lingvopolitikon, kaj ne laste interlingvistikon. Li estas membro de la redakta komitato de tiaj sciencaj revuoj kiaj Language Problems and Language Planning kaj Esperanto Studies - Esperantologio inter multaj aliaj. 


Rideto post la intensa prelego


Fafo (Xiao Houli, staranta sinjoro) starigas demandon pri Esperanto.


    Inter la ĉeestantoj sin trovis multaj studentoj kaj pluraj profesoroj, sed ankaŭ tri esperantistoj: Fafo (Xiao Houli), vicprezidanto de la Pekina Esperanto-Asocio; Juana (Shi Linjuan), magistriĝanta studentino de PLKU; kaj USUI Hiroyuki, redaktoro de El Popola Ĉinio kaj membro de la Akademio de Esperanto. Dum la sesio de demandoj kaj respondoj Fafo demandis prof. d-ron Liu pri la rolo, kiun ludis Esperanto en la esplorista vivo de tiu ĉi lasta. La preleginto antaŭ ĉio respondis, ke la lingvo helpis al li studi eŭropajn lingvojn. Li ankaŭ menciis la nederlandan maŝintradukan projekton DLT (Distruibuita Lingvo-Tradukado), kiu funkciis inter 1985 kaj 1990 kaj uzis Esperanton kiel pontolingvon, ke ĝi instigis lin okupiĝi pri dependa gramatiko kaj ĝi nun fariĝis unu el liaj ĉefaj esplorkampoj. Laste sed ne balaste li substrekis helpon de multaj eksterlandaj esperantistoj, kiuj havigis al li diversajn sciencajn librojn kaj materialojn siatempe malfacile troveblaj en Ĉinio.


    Prof. d-ro Liu prelegis ankaŭ en la sekva tago en la Komunika Universitato de Ĉinio en Pekino kun la temo: "Konciza prezento de kvanta lingvistiko: historio, teorioj, metodoj kaj resursoj". Sian universitatan karieron prof. d-ro Liu komencis ĝuste en tiu ĉi universitato en la jaro 2002, kaj instruis tie ĝis 2010, kiam li transiris al la Zhejiang-a Universitato. 


Redaktoro: USUI Hiroyuki

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio