Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Artefarita intelekto en la ĉiutaga vivo
2017-11-17

   Ekde jarfino ĉinoj povas senbare interparoli kun lokanoj per Baidu-tradukilo, kiu estas malpli granda ol poŝtelefono, dum vojaĝo en fremdaj landoj. La 16an de novembro en Baidu-a Monda Kunveno debutis serio da artefarit-intelektaj produktoj rilataj al trafiko, vojaĝo kaj loĝado.


    Plifruiĝos produktado de senpilotaj aŭtoj 


    Robin Li, ĉefadministranto de Baidu-kompanio, anoncis, ke la kompanio plifruigos la amasan produktadon de la unuaj senpilotaj aŭtoj Baidu de la jaro 2020 al la jaro 2018. Fine de julio 2018, Baidu kunlabore kun la aŭtomobil-fabriko King Long produktos malgrandkvanton da L4-aŭtoj kaj provfunkciigos ilin. Ĝi kunlaboros kun la aŭtomobil-fabrikoj JAC kaj BAIC MOTOR en 2019 kaj kun la aŭtofabriko CHERY en 2020 por produkti L3-ajn senpilotajn aŭtojn. Antaŭ tio la senpilotaj aŭtoj estis uzataj kiel navedaj veturiloj en parkoj kaj parkejoj.



    Li anoncis ankaŭ, ke la malfermita platformo Apollo servos tutflanke al Xiongan-a Nova Areo, por ke ĝi estu unu el la plej saĝaj lokoj por vojaĝo en la mondo, kaj li ankaŭ esperas krei du rekordojn en la areo: tiu de plej malaltnombraj trafikaj akcidentoj kaj tiu de plej feliĉa sento dum vojaĝo.


    Tradukilo povas distingi lingvojn


    La ekzistantaj tradukiloj ne estas tiel "stultaj" en uzado. Oni devas elekti per klavo tradukotan lingvon. Ekzemple, oni devas klaki "ĉine al angle" aŭ "angle al ĉine". Post kelkaj tradukoj oni trovos ĝin maloportuna.


    Baidu-tradukilo evitos tion. Oni elektos la klavon "ĉine kaj angle", kaj eldiros en la ĉina aŭ angla lingvo, la tradukilo povas aŭtomate distingi la lingvon kaj traduki ĝin en la cellingvon.


    Krome, danke al la tekniko Cloud SIM, la tradukilo povos aŭtomate konekti 4G-interreton en pli ol 80 landoj sen helpo de alia ilo. Ĝi povas ankaŭ liveri al viaj poŝtelefono, iPad kaj aliaj ekipaĵoj aliron al Interreto.


    Fine de ĉi tiu jaro, antaŭ vojaĝo al fremdaj landoj, ĉinoj povos lui tradukilojn en la turismaj retejoj Ctrip, LY, Mafengwo, CTYS kaj Printemp-flugkompanio.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio