Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinaj urboj estas laŭditaj dum la Konferenco de la Unuiĝintaj Nacioj pri Klimata Ŝanĝo
2017-11-15


   De la 6-a ĝis la 17-a de novembro la Konferenco de la Unuiĝintaj Nacioj pri Klimata Ŝanĝo por 2017 okazas en Bonno, Germanio. Du altnivelaj kunsidoj okazigitaj en la 13-a de novembro en la kadro de la konferenco altiris atenton de la mondo.


    La temo de la unua kunsido okazigita en la germana pavilono estas "Protektado de urboj kaj la klimato de Germanio kaj Ĉinio". 6 reprezentantoj de dulandaj lokaj registaroj diskutis pri la temo, kaj interŝanĝis opiniojn pri siaj spertoj en la konstruado de urbo kun malalt-nivela ellasado de karbona dioksido.


    La temo de la dua kunsido okazinta en la ĉina pavilono estas "Agoj de la ĉina urbo Zhenjiang kontraŭ klimata ŝango". Kiel tipa urbo kiu disvolvas siajn agadojn por malalt-nivela ellasado de karbona dioksido, Zhenjiang de Jiangsu-provinco montris al la mondo siajn spertojn kaj agadojn por trakti klimatan ŝanĝon kaj por antaŭenpuŝi disvolviĝon kun malalt-nivela ellasado de karbona dioksido.


    Dum la diskutado ĉinaj kaj eksterlandaj fakuloj komentis pri la agadoj de Zhenjiang kaj laŭdis ĉinajn urbojn pro iliaj agadoj kontraŭ klimata ŝanĝo kaj donis sugestojn por ilia estonta disvolviĝo.


Redaktoro: Gao Shuyuan


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio