Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Fruktodonaj kunlaboroj inter Ĉinio kaj Laoso
2017-11-13



   Invitite de Boungnang Vorachith, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Popola Revolucia Partio de Laoso kaj prezidanto de la Popola Demokratia Respubliko de Laoso, Xi Jinping faras ŝtataferan viziton al Laoso.  



   La projekto de LAOSAT-1, la unua satelito de Laoso, estis oficiale ekefektivigita en la fino de 2012. La projekto estis kontrakte entreprenita de  China APMT, subkompanio de Ĉina Korporacio pri Aerospaca Scienco kaj Teknologio. La 21-an de novembro 2015, la satelito LAOSAT-1 estis lanĉita per la portoraketo Changzheng-3B. 



   La Ĉina-Laosa Fervojo estas longa je pli ol 400 kilometroj, kun trajnoj kiuj veturas je 160 kilometroj pohore. La tuta investo de la fervojo alproksimiĝis al 40 miliardoj da juanoj, kaj ĝi amplekse uzis ĉinajn teknikajn normojn kaj ĉinajn ekipaĵojn.  


   La iniciato "La Zono kaj Vojo" de Ĉinio antaŭenigis la strategion de Laoso ŝanĝiĝi de "lando sen teraliro" al "lando kun terligoj". 


    La hidrelektra centralo Nam Leuk, kiu estis konstruita de la 10-a filio de la korporacio POWERCHINA, kaj la laosa cemento-fabriko Wanrong, helpe konstruita de  Ĉinio, estis respektive presitaj sur laosaj papermonoj je valoroj de 20 mil kipoj kaj 5 mil kipoj. 



    La projekto de la Centra Oficejo de Laosa Popola Revolucia Partio, helpe konstruita de Ĉinio, estis plenumita en la 21-a de marto 2016 en Vjentjano, ĉefurbo de Laoso. 



    En la 27-a de oktobro 2017, en hospitalo en Vjentjano, Laoso, okazis la Ĉin-Laosa Okulbrila Agado, kiu daŭris 3 semajnojn. Okulkuracistoj el Ĉinio senpage faris kirurgiojn pri katarakto al 300 laosaj pacientoj. 


Redaktoro: Kang Caiqi 


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


 




 


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio