Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinio kaj Usono subskribis interkonsentojn je 253,5 miliardoj da usonaj dolaroj
2017-11-10

   La 9an de novembro en la Popola Halo en Pekino ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lia usona paralelulo Donald Trump ĉeestis Ĉina-Usonan Komercan Interŝanĝon, kaj gravaj komercaj interkonsentoj estis subskribitaj. En du ceremonioj pri subskribo de interkonsento, firmaoj el la du landoj subskribis interkonsentojn pri kunlaboro en 34 projektoj kiuj entute valoras 253,5 miliardojn da usonaj dolaroj, rekordo en ĉina-usona, kaj eĉ en tutmonda, komerca kunlaboro. Laŭ statistiko de la Monda Banko el 2016, la sumo ekvivalentas la unujaran malnetan enlandan produkton de Ĉilio aŭ tiun de Finlando, kaj okupas 1,4% de la ekonomia sumo de Usono je 18 bilionoj da usonaj dolaroj. 


La 9an de novembro ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lia usona paralelulo Donald Trump intervidiĝis en la Popola Halo en Pekino. Fotis raportisto Li Xueren el Xinhua-novaĵagentejo.


    Agrikulturaj produktoj


   Agrikulturo estas delonge unu el la kunlaboraj kampoj inter Ĉinio kaj Usono. En la du ceremonioj pri subskribo de interkonsento, ĉina JD-grupo kaj la usona asocio Montana Stockgrowers subskribis interkonsenton pri aĉeto de bovaĵoj kontraŭ 1 200 milionoj da usonaj dolaroj; ĝi subskribis ankaŭ interkonsenton pri aĉeto de porkaĵoj kun la usona firmao Smithfield Foods. JD-grupo promesis, ke ĝi aĉetos diversajn usonajn varojn kontraŭ entute 2 miliardoj da usonaj dolaroj en la venontaj tri jaroj.


    Energifontoj


    Projekto pri energifontoj ĉiam estas grava parto de internacia kunlaboro, kaj ĉi foje ne estis escepto: la Ŝtata Energifont-investa Grupo de Ĉinio kaj la okcident-virginia registaro de Usono subskribis framan interkonsenton pri investo de 83,7 miliardoj da usonaj dolaroj en produktado de skista gaso kaj kemiaĵoj en Okcidenta Virginio, la plej granda investo altirita de Okcidenta Virginio.


    Ankaŭ interkonsento pri ekspluatado de likvigita natur-gaso en Alasko estis subskribita inter alaska registaro, Alaska Gaslinia Disvolva Kompanio, la ĉina kompanio Sinopec, Ĉina Invest-kompanio kaj Ĉina Banko. Ĝi rilatas al maksimume 43 miliardoj da usonaj dolaroj de investo kaj kreos maksimume 12 mil laborpostenojn en Usono. Pro tio la jara komerca deficito inter Usono kaj Azio povos esti reduktita je 10 miliardoj da usonaj dolaroj.


    Fabrikado de aviadiloj kaj aŭtomobiloj



    La retejo de Ĉina Aviad-ekipaĵa Holdingo anoncis, ke ĝi kaj Boeing subskribis interkonsenton pri aĉeto de 300 Boeing-aviadiloj kontraŭ pli ol 37 miliardoj da usonaj dolaroj. Krome, la kompanio General Electric deklaris, ke ĝi subskribis tri komercajn interkonsentojn je 3 500 milionoj da usonaj dolaroj kun Juneyao-flugkompanio kaj aliaj ĉinaj kompanioj.


    Poŝtelefona ico kaj kunlua biciklo


    En la interŝanĝo, tri ĉinaj poŝtelefonaj kompanioj, Mi, OPPO kaj Vivo, subskribis kun la usona ickompanio Qualcomn komprenan memorandon pri nedeviga aĉeto de icoj, kaj la tri ĉinaj kompanioj intencos aĉeti maŝinpartojn de Qualcomn je la valoro de minimume 12 miliardoj da usonaj dolaroj dum la venontaj tri jaroj.


    Menciinde, ke ankaŭ malsamkampaj kompanioj el Ĉinio kaj Usono kunlaboras ĉi-foje. En la 8a de novembro la ĉina kompanio Mobike kaj la usona kompanio Dow Chemical subskribis komprenan memorandon, ke la du flankoj kune esploros pli da novigaj produktoj kaj solvoj por malpezigi biciklojn kaj akcesoraĵojn.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio