Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Rakoen Maertens parolis nome de UEA en la Ĝenerala Konferenco de UNESKO
2017-11-10


    UNESKO- funkciulo: Mi donas la parolon al s-ro Rakoen Maertens, reprezentanto de Universala Esperanto-Asocio.


    Rakoen: viaj prezidantaj moŝtoj de la Ĝenerala Konferenco, via Ĝenerala Sekretaria moŝto, viaj delegitaj moŝtoj kaj aliaj ĉeestantoj, komunikado, jen la kialo de nia ĉeesto. Ni estas ĉi tie por trovi komunajn interesojn. Ni estas ĉi tie por kreskigi interkomprenon inter ni ĉiuj. Ni ĉiuj volas estigi partnerecojn ĉirkaŭ niaj valoroj, niaj kredoj kaj niaj komunaj vidpunktoj. Cetere, komunikado ne ĉiam estas tio, kion ĝi ŝajnas esti: ekzistas baroj. Unu el tiuj baroj povas esti lingvo. Diferencoj en lingvonivelo kaj lingvaj spertoj depende de kie ni kreskis. La interpretado de simboloj kaj gestoj ligitaj al specifa kulturo, en malegaleco de memesprimado, ĉar kelkaj lingvoj ne estas vaste agnoskataj, dum aliaj estas. Per uzo de specifa lingvo ligita al specifa kulturo kreiĝas komunika antaŭjuĝo. Universala Esperanto-Asocio klopodas kontraŭbatali tion kune kun pli ol 100 landaj Esperanto-asocioj kaj pli ol 60 alligitaj fakaj asocioj. Nia asocio defendas bonan komunikadon, egalecon inter lingvoj kaj kulturoj, lingvan diversecon kaj kulturajn interŝanĝojn. Fondita en 1908, nia asocio havas longan historion pri defendo de tiuj valoroj. Jam de pli ol 60 jaroj nia asocio estas alligita al UN kaj UNESKO en konsulta statuso. Dum Ĝeneralaj Konferencoj de UNESKO en Montevideo, en 1954, kaj en Sofio, en 1985, niaj laboro kaj atingoj estis oficiale agnoskitaj kiel kontribuoj por interkompreno inter la popoloj de la mondo. La fonto de internacia lingvo Esperanto estas  la neceso de internacia komunikado per egaleca lingvo, facile lernebla kaj sen ligo al ajna politika potenco. Ĉi jare, ni kune kun UNESKO celebras la centjariĝon de la forpaso de la humanisto kiu kreis Esperanton, Ludoviko Zamenhof. Ni sincere dankas UNESKON kaj la polan delegitaron pro ilia helpo en realigo de tiu ĉi celebrado, kaj invitas vin ĉiuj al nia evento en la 11-a de decembro en tiu ĉi konstruaĵo. Kun ĝojo ni ankaŭ anoncas, ke ekde tiu ĉi jaro la ĵus relanĉita UNESKO-kuriero havas esperantan version. Komunikado. Mi komencis mian parolon emfazante la gravecon de bona komunikado. Por fini, mi deziras al vi profundan, signifoplenan kaj fruktodonan dialogon surbaze de malfermeco kaj komprenemo. Dankon!


    Parolo okazinta matene de la sesa de novembro 2017 en la Ĝenerala Konferenco de UNESKO.


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio