Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kial Baoyun-domo de Imperiestra Palaco estis elektita por akcepti Donald Trump?
2017-11-09

   Posttagmeze de la 8a de novembro ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lia edzino Peng Liyuan bonvenigis usonan prezidenton Donald Trump kaj lian edzinon Melania Trump en Muzeo de la Imperiestra Palaco. Ili trinkis teon en Baoyun-domo.


    Tearomo kaj orelplaĉa muziko regis en la domo plena de kultura etoso. Xi varme bonvenigis Trump, kiu faras ŝtataferan viziton al Ĉinio ĉe sia unua datreveno de elektiĝo kiel usona prezidento. Xi ankaŭ dankis al la familio de Trump pro la varma akcepto en Mar-a-Lago en aprilo, kaj deziras al la geedzoj Trump agrablan restadon en Ĉinio.


    Xi emfazis, ke la vizito de prezidento Trump al Ĉinio havas gravan signifon, kaj ĝi estas multe atentata ne nur de la du landoj, sed ankaŭ de la mondo. Li kredas, ke sub la klopodo de la du flankoj, tiu ĉi vizito rezultigos pozitivan kaj gravan frukton. Xi ankaŭ respondis la demandojn pri la nuna situacio de ĉina ekonomio kaj la gravaj atingoj en la ĵus fermita 19a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio.


    Trump dankis la ĉinan flankon pro la zorgema aranĝo. Li gratulis la sukceson de la 19a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio kaj Xi Jinping, kiu estis refoje elektita kiel la ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, laŭdante la atingojn en la ekonomia disvolviĝo de Ĉinio kaj esperante, ke lia vizito al Ĉinio sukcesos.


La 8an de novembro la du ŝtatestroj kaj iliaj edzinoj sur Taihe-placo. Fotis raportisto Lan Hongguang el Xinhua-novaĵagentejo.


La 8an de novembro la du ŝtatestroj kaj iliaj edzinoj rigardis kiel restaŭri antikvajn objektojn. Fotis raportisto Liu Weibing el Xinhua-novaĵagentejo.


La 8an de novembro la du ŝtatestroj kaj iliaj edzinoj trinkis posttagmezan teon en Baoyun-domo. Fotis raportisto Lan Hongguang el Xinhua-novaĵagentejo.


Posttagmeze de la 8a de novembro la du ŝtatestroj kaj iliaj edzinoj kunfotiĝis kun aktoroj post spektado de la Pekina Opero. Fotis raportisto Lan Hongguang el Xinhua-novaĵagentejo.


    Kie estas Baoyun-domo? Kial oni elektis tiun domon?


    Deveno de Baoyun-domo


    Situante ene de Xihua-pordego kaj okcidente de Wuying-halo, Baoyun-domo estas ĉe la situo de Xian'an-palaco de Qing-dinastio (1644-1911). En la formo de korto, ĝi estis la unua grandskala magazeno por konservo de antikvaj kuriozaĵoj en pluraj dinastioj el la Imperiestra Palaco en Pekino kaj la Imperiestra Palaco en Shenyang. Pro tio oni nomas la domon Baoyun kun la signifo de enkorpigo de trezoroj. 


Baoyun-domo


    Sola okcident-stila konstruaĵo en Imperiestra Palaco


    En oktobro 2015 Muzeo de la Imperiestra Palaco celebis sian 90an datrevenon. La centjara Baoyun-domo estis unuafoje malfermita al la publiko. Post la malfermo, la domo funkcias kiel ekspoziciejo pri historio de la muzeo kaj sciencesplora domo por postdoktoraj studantoj.


Interne de Baoyun-domo


    Kial Baoyun-domo estis elektita?


    En aprilo la geedzoj Trump varme akceptis la geedzojn Xi en Mar-a-Lago. Nun la ĉina flanko faras la saman zorgeman aranĝon por la geedzoj Trump.


    Unuflanke la ĉina flanko devas garantii, ke la du ŝtatestroj havas sufiĉan tempon por fari strategiajn komunikadon kaj dialogon, kaj tio estas tre grava por la disvolvado de ĉina-usonaj rilatoj. Aliflanke, Ĉinio ankaŭ esperas, ke la prezidento Trump, liaj familiano kaj sekvantaro havos pli da ŝancoj koni la historion kaj kulturon de Ĉinio kaj ĝian popolon. Ĉinio laŭeble pli multe liveras tiajn ŝancojn por ili.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio