Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La dua volumo de la libro Xi Jinping: Regado de Ĉinio vin helpas pli bone koni kaj kompreni la vojon, ideojn kaj manieron de Ĉinio por disvolviĝo
2017-11-08


    Lastatempe, la dua volumo de la libro Xi Jinping: Regado de Ĉinio en la ĉina kaj la angla lingvoj estis eldonita de la Fremdlingva Eldonejo kaj ekvendita en- kaj eksterlande.


    La dua volumo de la libro entenas 99 paroladojn, konversaciojn, prelegojn, instrukciojn, gratulajn telegramojn kaj aliajn tekstojn faritajn de Xi Jinping inter la 18-a de aŭgusto 2014 kaj la 29-a de septembro 2017. La tuto estas dividita en 17 temojn, kaj al ĝi estas aldonitaj notoj por faciligi la komprenon.


    La dua volumo plene enkorpigas la ĉinan saĝon kaj ĉinan projekton, kiujn kontribuis la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) por konstrui homaran komunumon de la komuna sorto kaj por antaŭenigi pacon kaj disvolviĝon de la homaro. Ĝi estas aŭtoritata libro por profunde studi kaj kompreni la ideon pri socialismo kun ĉinaj trajtoj por nova epoko kaj la spiriton de la 19-a Tutlanda Kongreso de KPĈ.


    La libro havas gravan signifon por helpi la mondon ĉiuflanke kaj objektive koni kaj kompreni la vojon, ideojn kaj manieron de Ĉinio por disvolviĝo.


Redaktoro: Gao Shuyuan


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio