Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
En Pekino pli ol 3000 familioj instalis ekipaĵon por fotovoltaa elektrogenerado
2017-11-06


    Nuntempe familioj estas kuraĝigataj de la pekina registaro instali ekipaĵon por fotovoltaa elektrogenerado. Granda parto de la generita elektro estas uzata de la koncerna familio, kaj la resto povas esti ankaŭ vendata por profito. Nun en Pekino pli ol 3000 uzantoj jam profitas de tiu verda energio kun pli malgranda ellaskvanto de karbona dioksido. 


    Laŭ statistiko en Pekino la totala kvanto de elektro generita de tiuj distribuitaj elektrogeneraj ekipaĵoj atingis 260 milionojn da milivatoj. Tio sufiĉas por la uzo de 83 mil familioj dum unu jaro.


    "Pekino disponas pri sufiĉe riĉa sunlumo utiligebla por elektrogenerado. Pro tio la urbo povas grandskale konstrui ekipaĵojn por fotovoltaa elektrogenerado kaj pligrandigi la kvanton de elektrogenerado per nova energio kaj renovigebla energio. Tio helpos Pekinon rapidigi la regadon de aerpoluado kaj doni subtenon por transiro al verda energio. Samtempe tiu konstruprojekto de elektrogeneraj ekipaĵoj povas redukti la premon de la elektroproviza reto dum pinta periodo," diris respondeculo de la pekina komisiono pri disvolviĝo kaj reformo.


Redaktoro: Gao Shuyuan 


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


 


 


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio