Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Komercistoj sekvos Donald Trump al Ĉinio
2017-11-03


   Eksterlandaj amaskomunikiloj lastatempe raportis, ke la usona prezidento Donald Trump vizitos Ĉinion inter la 8a kaj la 10a de ĉi tiu monato, kune kun 40 reprezentantoj de firmaoj. Oni antaŭvidis, ke "dum la vizito la usona flanko subskribos interkonsentojn kun Ĉinio je la valoro de miliardoj da usonaj dolaroj".


   La sekvantaro eble inkludos reprezentantojn de General Electric, Honeywell, Boeing, Cheniere Energy, Applied Materials kaj aliaj firmaoj el diversaj kampoj.


    La raportoj diris, ke la interkonsentoj pri investo "fariĝos reg-helpo de Trump, ĉar dum la elekt-kampanjo li asertis, ke nur li povos retiri laborpostenojn kaj investon al Usono." Dum vizito en Ĉinio en la lasta monato la usona ministro pri komerco Wilbur Ross diris, ke Usono esperas, ke la vizito de Trump alportos "tre bonajn rezultojn".


    Projekto pri petrolo


    La raporto diris, ke la registaro de Trump nuntempe intertraktas pri grandsuma interkonsento kun la ĉina kompanio pri petrolo Sinopec je la valoro de pli ol miliardo da usonaj dolaroj. Se la interkonsento estos plenumita, ĝi alportos milojn da laborŝancoj al Teksaso, trafita de uragano, kaj la usona Virgin-insularo. Homo kiu konas la staton de la intertraktado diris, ke la interkonsento kun Sinopec povos redukti malfavoran komercan saldon de la du landoj je dek miliardoj da usonaj dolaroj ĉiujare.


    Tesla eble konstruos fabrikon en Ĉinio


    La 26an de oktobro, Gao Feng, proparolanto de la Ĉina Ministerio de Komerco, unuafoje konfirmis, ke fabrikisto de la usona elektra aŭto Tesla komunikiĝas kun koncerna departemento de la ŝanhaja registaro. Alfronte la grandan potencialan merkaton de Ĉinio, Tesla jam faris sian dispozicion de merkato en Ĉinio, kaj estas tempo fabriki aŭtojn en Ĉinio. Tamen ĝis nun Tesla ankoraŭ ne subskribis interkonsenton kun Ĉinio. Laŭ fremdlanda amaskomunikilo, ĉefadministranto de Tesla, Elon Musk, eble sekvos Trump al Ĉinio.


    Aĉeto de natura gaso


    Trump eble emfazos la naturan gason de Usono kaj ĝian rolon por redukti la komercan deficiton, kaj petos Ĉinion aĉeti pli da natura gaso el Usono. Dek firmaoj el la sekvantaro de Trump faras komercon pri natura gaso aŭ aliaj energifontoj. Tio montras, ke Usono deziras vendi superfluan naturgason al aliaj landoj.


    Sekvos 29 ĉefadministrantoj de firmaoj


    Kelkdek ĉefadministrantoj kaj gvidantoj de firmaoj, inkluzive de Lloyd Blankfein, ĉefadministranto de la firmao Goldman Sachs, akompanos Trump al Ĉinio.


    Goldman Sachs konfirmis la informon al CNNMoney. Kvankam Blankfein publike kontraŭstaris al Trump je pluraj ĉefaj aferoj, tamen la ĉina merkato estas tre grava por Goldman Sachs, kaj estas neeble, ke li forlasos la ŝancon akompani Trump al Ĉinio.


    Krom Blankfein, ankaŭ aliaj gvidantoj en la komerca kampo vizitos Ĉinion kun Trump: ĉefadministranto Steve Mollenkopf el la kompanio Qualcomm, prezidanto de direkcio Andrew Liveris el la kompanio Dow DuPont, prezidanto Shane Tedjarati de la sekcio pri mondaj altkreskaj regionoj de la kompanio Honeywell kaj prezidanto Kevin McAllister de la sekcio pri komercaj aviadiloj de la kompanio Boeing.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio