Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
En Guizhou-provinco okazis la premidona ceremonio de la 2-a Internacia Konkurso de Mallongaj Filmoj "Teo kaj Amo"
2017-11-02

    En la lasta tagdeko de oktobro okazis serio da aranĝoj ligitaj al la 2-a Internacia Konkurso de Mallongaj Filmoj "Teo kaj Amo". Ĝin okazigis kunlabore kun diversaj organizaĵoj la Esperanto-sekcio de Ĉina Radio Internacia. La aranĝoj disvolviĝis en Hangzhou de Zhejiang-provinco, en Dushan de Guizhou-provinco, en Ŝanhajo, kaj en Zhenjiang kaj Wuxi de Jiangsu-provinco.


    La ĉi-fojan konkurson partoprenis 79 filmoj senditaj el 27 landoj. Kiel kulmino de la tuta serio da aranĝoj, vespere de la 26-a de oktobro en la gubernio Dushan okazis la premidona ceremonio de la konkurso. Ĉeestis la ceremonion ne nur altrangaj gvidantoj de Dushan, sed ankaŭ s-ro Ren Qian, vicdirektoro de Ĉina Radio Internacia, d-ro Mark Fettes, prezidanto de Universala Esperanto-Asocio kaj s-ino Margaret Zaleski-Zamenhof, pranepino de d-ro Zamenhof, la kreinto de Esperanto. 


    Dum la ceremonio la premion ricevis la premiitoj de diversaj kategorioj de la konkurso, kaj ankaŭ estis donitaj la diplomoj de la anĝeloj, t.e. kvazaŭ ambasadoroj, de "Teo kaj Amo" kaj tiuj de la urboj de "Teo kaj Amo". La publiko, kiu inkluzivis ne malmultajn loĝantojn de Dushan, ĝuis krome muzikludadon de la litova muzikgrupo Sepa kaj Asorti, kaj prezentadon de kaj diskutadon pri la premiitaj filmoj.


Raportas Usui Hiroyuki


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio