Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Cui Tiankai: vizito de Trump al Ĉinio kreos bonan ŝancon de disvolvo de ĉin-usonaj rilatoj
2017-11-01

La 30an de oktobro en Vaŝingtono, Cui Tiankai (meza), ĉina ambasadoro al Usono, akceptis kolektivan intervjuon de ĉinaj kaj eksterlandaj amaskomunikiloj. Fotis Yin Boguo, raportisto el Xinhua-novaĵagentejo.


    La 30an de oktobro laŭ la loka tempo en la ĉina ambasadorejo de Ĉinio en Usono, Cui Tiankai, ĉina ambasadoro al Usono, respondis demandojn de ĉinaj kaj eksterlandaj ĵurnalistoj pri la baldaŭa ŝtatafera vizito al Ĉinio de la usona prezidento Donald Trump, invitita de la ĉina prezidanto Xi Jinping.


    Cui diskonigis pri la ĵus fermita 19a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio. Li diris, ke prezidento Trump estos la unua fremdlanda ŝtatestro, kiu vizitos Ĉinion post la 19a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio. La kongreso planis la disvolvadon de Ĉinio en la venontaj kelkdek jaroj, kaj reasertis, ke Ĉinio daŭrigos la pacan kaj disvolvan vojon kaj plenumos la malferman strategion de reciproka profito kaj kuna gajno. Ili aldonos novan kaj fortan movforton al interŝanĝoj kaj kunlaboroj inter Ĉinio kaj disversaj landoj inkluzive de Usono.


    Cui diris, ke la refoja renkontiĝo de la dulandaj ŝtatestroj povas montri la direkton de la longdaŭra disvolvado de la dulandaj rilatoj. Kiel konstantaj membroj de Sekureca Konsilio de UN kaj la plej gravaj ekonomioj de la mondo, la du landoj devas teni siajn respondecojn en kunlaboro kun la internacia komunumo por traktado de mondaj defioj kaj fortigo de monda regado. Li ankaŭ esperas, ke tio estos unu el la plej gravaj atingoj akirotaj de Trump dum sia vizito en Ĉinio.


    Cui diris, ke estas la unua fojo, ke Trump vizitos Ĉinion kiel prezidento de Usono, kaj tio ankaŭ estos lia "ŝtata vizito". La vojaĝo de prezidento Trump en Pekino estos bunta. Okazos formala duflanka agado kaj specialaj aranĝoj. La du ŝtatestroj havos efikajn interŝanĝojn. Cui esperas, ke prezidento Trump havos pli da ŝancoj viziti Ĉinion kaj pli da ĉinaj urboj, por bone koni la ĉinan popolon kaj la ĉinan kulturon.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio