Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Dum 20 jaroj kreskis 100 mil kvadrataj metroj da koraloj
2017-10-30


   En la fundo de la maro Huang Hui kaj ŝia teamo jam laboris preskaŭ 20 jarojn. Ili apartenas al la Instituto de Oceanografio pri la Suda Ĉina Maro sub la Ĉina Akademio de Sciencoj kaj respondecas pri kultivado de koraloj. La koraloj povas restarigi la suboceanan ekomedion.




   Huang Hui diris, ke kvankam la koralaj rifoj okupas malpli ol 0,2 % de la maro tutmonde, tamen la specioj de fiŝoj vivantaj tie okupas ĉirkaŭ 25%-30% de la tutaj specioj de la oceanaj fiŝoj. En la koralaj rifoj estas granda biodiverseco, kaj la ekologia sistemo de koralaj rifoj havas multajn aliajn funkciojn, kiaj oferi belajn pejzaĝojn por turismo, liveri riĉajn riĉfontojn por fiŝkaptado kaj protekti insulojn.




    Surbaze de spertoj akiritaj de sia propra teamo kaj spertoj relative pli maturaj akiritaj eksterlande, ŝi kaj ŝiaj kolegoj komencis grandskalan kultivadon de koraloj submare. Ili kultivas koralidojn en proksima maro. Kiam la idoj elkreskas, la teamo transplantas ilin sur antaŭfiksitajn artefaritajn rifojn sub la maro.  






    Jam pli ol 6 000 koraloj estis kultivitaj, kaj ili kovras 100 mil kvadratajn metrojn de la mara areo. La atingoj de la teamo estas rezulto de penado. Pli ol triono de tempo ĉiujare estas elspezata surmare aŭ submare.


Redaktoro: Gao Shuyuan


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 


 


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio