Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La ĉina lingvo furoras en Eŭropo
2017-10-27

    La 25an de oktobro la retejo oushinet.com raportis, ke Ĉinio rapide kreskas sur la monda scenejo, kaj multaj eŭropanoj demetas fierecon pri kultura avantaĝo kaj komencas lerni la ĉinan lingvon.


    Eŭropaj landoj enkondukas ĉinlingvan edukadon


   Antaŭ nelonge, la mallonga videaĵo Du Tigroj furoris en Fejsbuko. En ĝi du 4-5-jaraj infanoj svingantaj ventumilon kun bildo de la ĉina mapo kantas la kanton Du Tigroj kun nova teksto: saluton, saluton; saluton, saluton; iru al Pekino, iru al Pekino; unu, du, tri; tri, kvar, kvin; ĝis en Pekino, ĝis en Pekino! La videaĵo estas multe ŝatata, kaj miloj da homoj rigardis kaj plu sendis ĝin.


Videaĵo pri Du Tigroj


   La aminda videaĵo montras la amon de eŭropanoj al la ĉina lingvo. La brita ĵurnalo Financial Times raportis, ke riĉaj familioj en Londono eklernas la ĉinan lingvon. En Kensington-distrikto de Londono, la unua ĉin-angl-lingva privata lernejo -- Elementa Lernejo Wade, antaŭenigas siajn kursojn por la unua grupo da lernantoj, kiuj devenas de Usono, Rusio, Britio ktp.


    Nun Britio jam prenas la ĉinan lingvon en sian edukan sistemon por ke la ĉina lingvo estu unu el la gravaj enhavoj en la element- kaj mez-nivela edukado de la lando. Eksa brita ĉefministro David Cameron alvokis geknabojn en sia lando: "Ne lernu plu la francan lingvon, kaj ŝanĝu al la ĉina lingvo."


    En septembro 2016, la brita Ministerio de Edukado lanĉis la projekton "supera ĉinlingva instruado" kun investo de dek milionoj da pundoj. Ĝ planas ene de kvar jaroj trejni almenaŭ 5 000 mezlernejanojn, por ke ili povu lerte uzi la ĉinan lingvon, kaj samtempe trejni cent ĉinlingvajn instruistojn. La brita registaro eĉ proponis, ke la nombro de ĉinlingvaj lernantoj atingu 400,000 en 2020.


    Ankaŭ Francio aktive puŝas la instruadon de la ĉina lingvo. La franca amaskomunikilo diris, ke en dek jaroj la nombro de ĉinlingvaj lernantoj en elementaj kaj mezaj lernejoj kvarobliĝis, kaj la ĉina lingvo jam fariĝis la kvara plej granda "du-a fremdlingvo", post respektive la hispana, la germana kaj la itala.


    En Germanio la ĉina lingvo estas ekzamenata en la fino de lernado en mezlernejo en pluraj ŝtatoj. Ankaŭ Rusio prenos la ĉinan lingvon en la ŝtatan unuigitan ekzamenon, kaj tio eniras prov-fazon.


    Bona perspektivo al disvolvado de Ĉinio


    Antonella Sorace, profesoro pri lingvistiko, diris: "La ĉina lingvo estas emerĝanta lingvo, ĉar Ĉinio fariĝas granda politika kaj ekonomia lando."


Momchilovtsi-jahurto


   Ankaŭ vilaĝanoj en Momchilovtsi, suda Bulgario, havas la saman opinion de britoj. Ili diligente lernas la ĉinajn vortojn, ĉar ĉiujare amasoj da ĉinoj vizitas la malgrandan vilaĝon. Vilaĝestro Siyka Surkova diris, ke ĉiujare 1 200 vilaĝanoj akceptas 5 000-6 000 vizitantojn, kaj ĉirkaŭ mil el ili devenas de Ĉinio. Ŝi aldonis: "La nombro de ĉinaj vizitantoj kreskas ĉiujare. Ĉar la jahurto kun la marko Momchilovtsi estas pli kaj pli konata en Ĉinio, pli da ĉinoj vizitas nian vilaĝon. Tio estas bona afero por ni."


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio