Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Mark Fettes: Ĉinio estas dinamika, memfida kaj diverseca
2017-10-27


La 25-an de oktobro, bonŝance en la seriaj akitivadoj de la konkurso de mallongaj filmoj "Teo kaj Amo" daŭranta en Guizhou, sudokcidenta Ĉinio, ĉina Esperanta retejo El Popola Ĉinio intervjuis Mark Fettes, prezidanto de UEA.


El Popola Ĉinio: Kiujn 3 vortojn vi elektus por priskribi Ĉinion?


Mark Fettes: Kompreneble estas malfacila tasko! La unua vorto kiu venas al mia kapo estas "dinamika", oni ne povas veni al Ĉinio kaj ne impresiĝi de la rapida teknologia progreso, la amasa konstruado de konstruaĵoj, vojoj kaj fervojoj ktp. Mi ankaŭ kaptas en konversacioj de ĉinaj esperantistoj la senton ke la socio estas vere en la fazo de dinamika, vigla evoluo. 


Tio rilatas ankaŭ al mia dua vorto, tio estas "memfido". Ĉar mi sekvas, kompreneble, la novaĵojn pri Ĉinio, kaj estas tre evidente, ke en la lastaj jaroj Ĉinio komencis ludi pli videblan tutmondan rolon. Ĝiaj starpunktoj kaj intervenoj pri gravaj demandoj, ekzemple pri klimata ŝanĝiĝo, estas nun tre gravaj por ke internaciaj organizaĵoj kiel Unuiĝintaj Nacioj (UN) povu bone funkcii. Ĝenerale dum mi estas tre pozitive impresita de la preteco de Ĉinio ludi tian pozitivan rolon pri diversaj mondaj demandoj, inkluzive de "pariza traktado pri klimata ŝanĝiĝo". Kaj tiu memfido estas sentebla en aliaj landoj kaj ĝi certe estas konsentebla ankaŭ ĉi tie, en la maniero laŭ kiu ĉinoj parolas pri sia lando kaj pri la estonteco. 


Kaj la tria vorto kiun mi elektus eble estas "kompleksa" aŭ "diverseca". Mi vidas, ke venante al Ĉinio -- kompreneble, kiam oni vizitas iun landon, ricevas pli vivan impreson pri la homoj kiuj loĝas ĉi tie kaj la diversaj vivstiloj kaj mondrigardoj kiujn oni trovas -- tiuj ne estas ĉiam videblaj de ekster Ĉinio. Sed ĉi tie mi vidas la socion vere ankaŭ tre divers-opinia, divers-tendenca, tion mi ŝatas! Mi interesiĝas pri Esperanto, interalie, ĉar ĝi helpas min pli bone ekkoni la diversecon de la mondo, kaj nun ankaŭ per Esperanto mi sukcesas iom pli bone ekkoni la diversecon de Ĉinio. Kaj per parolado kun homoj kaj per vizitado al diversaj lokoj, mi vere trovas la ĉinan socion ege interesa, kaj volonte revenos en aliaj jaroj por vidi aliajn partojn de la lando kaj sekvi ĝian evoluon. 


El Popola Ĉinio: Kio estas via impreso pri ĉina Esperanto-movado?


Mark FettesMi renkontis tre kvalitajn esperantistojn ĉi tie, en ĉiuj vizitoj, tiu estas mia dua vizito al la ĉeftera parto de Ĉinio. Estas vere impresaj homoj ĉu ne? Kiuj havas vastan konon de la movado, tre bone regas la lingvon, kaj estas ankaŭ interesaj homoj kun bonaj ideoj, saĝaj vidpunktoj ktp. El tio, mi konkludas, ke certe, la movadoj kiuj povas produkti tiajn homojn, certe havas profundecon. 


Evidente mi ne bone konas la ĉinan movadon, ĉar mi venas nur vizit ĉi tien, sed estas klare al mi ke en multaj lokoj tra la lando, la lokaj movadoj, la provinc-nivelaj asocioj, la urbaj asocioj, la Esperanto-centroj de diversaj specoj, iuj universitatoj... faras vere kvalitan laboron kiun oni eble ne tiel bone konas eksterlande kiel tiuj agadoj meritas. Kaj unu el la diskutaj temoj en nia strategia forumo pri la orientazia Esperanto-movado estis ĝuste pri pli da informfluo pri la diversaj aktivuloj kaj agadoj en Ĉinio. Kaj ni vere pensas ke ili havas multon por kontribui al la tutmonda movado, kaj ke eblos multaj internaciaj kontaktoj kun la diversaj partoj de Ĉinio -- ĝuste en ĉi tiu epoko de malfermiĝo kaj nun kiam Ĉinio ludas tiel influan rolon en la mondo -- mi pensas, ke estas natura ke esperantistoj el aliaj landoj tre volonte, pli profunde konatiĝos kaj kontaktiĝos kun ĉinaj esperantisoj. 


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio