Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinio disvastigos mediprotektan pakadon
2017-10-26


   Lastatempe, ĉina retkomerca platformo Suning.com anoncis pri la apero de plasta kesto desegnita de Suning mem. Ĝi estas kvadrata kaj funkcias kiel ekstera skatolo por paki varojn. Post kiam retaĉetinto ricevis la varon, ekspedisto reprenis la skatolon kaj faldis ĝin kiel tabulon por refoja uzo. Tia skatolo kostas 25 juanojn, kaj laŭ antaŭkalkulo, ĝi povos esti reuzita pli ol 1000 fojojn, do ĉiufoja uzo kostos nur 0.025 juanon. Ankaŭ la konata retejo JD.com lanĉis reuzeblan sakon por paki varojn, kiu fermiĝas per tirŝnuro. Kiam aĉetinto forprenis sian varon el memserva ŝranko, ekspedisto reprenas la sakojn por refoja uzo. Ankaŭ la kuriera kompanio CAINIAO kaj ĝiaj kunlaboraj partneroj funkciigos 20 "verdajn konservejojn" en la tuta lando.



   CAINIAO kaj rilataj fakuloj jam esploris kaj produktis kurieran sakon centprocente biodegradeblan. Ĝi estas farita el modifita rezino PBAT, kiu ne entenas medidamaĝajn materialojn. La sako povas komplete malkombiniĝi dum kelkaj monatoj en la natura medio.



    Kvankam la "verdaj" skatoloj kaj sakoj havas altan koston, ili estas tre fortikaj por uzado, povas bone protekti varojn kaj samtempe ŝpari glu-bendojn kaj pakaĵojn. Laŭ la kalkuloj, ilia kosto estas multe pli malalta ol tiu de papera skatolo kiu facile difektiĝas kaj ne estas reuzebla.


    Nuntempe reta komercado tre rapide disvolviĝas, sekve la "verdaj" pakoj mildigos damaĝojn al la medio. Indas popularigi ilin.


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio