Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
"Homara komunumo de komuna sorto" kaj la idealo de Zamenhof
2017-10-26



La 23-an de oktobro, en la kunvenejo de El Popola Ĉinio, okazis kunveno inter la membroj de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) por kune studi la informojn publikigitajn dum la kongresa periodo de la 19-a Tutlanda Kongreso de KPĈ. En la kunveno faris parolon Chen Haosu, prezidanto de la Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL).La kunvenon prezidis Fang Zhenghui, vicprezidanto de la Ĉina Internacia Eldona Grupo kaj la unua vicprezidanto de ĈEL.


En sia prelego, Chen Haosu diris, ke persone li atente tralegis la raporton de ĉina prezidanto Xi Jinping. En la raporto, multfoje troviĝas la koncepto de "Homara komunumo de komuna sorto", tio estas tre simila al la kerno de Esperanto. Kvankam en la idealo de Zamenhof ne ekzistas tiom klara esprimo de homara sorto, la spiritoj estas koincidaj.


En nuna socio, inter homaj unioj kaj individuoj estas multaj malsamoj: politikaj, kulturaj kaj aliaj... Sed la diferencoj ne okupas la unuajn vicojn.


La du mondaj militoj jam donis al ni evidentajn atestojn, ke la celo sklavigi aliajn homojn ne nur neeble sukcesos, sed ankaŭ alkondukos rebaton kaj kaŭzos al si disfalon. Nuntempe oni havas firman konscion ke monda paco estas la plej grava afero. La komuna sorto de la tuta homaro ligiĝas al monda evoluo. Sub tia fono, Ĉinio en multaj kazoj menciis la "Homaran komunumon de komuna sorto" kiu klarigas la vidon al la vojo por antaŭeniĝo.


Chen Haosu diris, ke la ideo de Zamenhof fakte entenas tian penson. Kaj tra la historio de Esperanto, ni povas vidi ke militoj detruas la aferon de Esperanto, kaj paco prosperigas ĝin. Do, esperantistoj, kiuj multe pli zorgas pri amikeco, unuiĝo kaj interkompreno, same devas multe pli prizorgi la koncepton de "Homara komunumo de komuna sorto". Nur paco kaj konkordo estas espero de la homaro.


Pri la konkludo de Chen Haosu, ĉeestintoj diskutis kaj sinsekve faris parolon. Ili alte taksis la prelegon de Chen Haosu kaj esprimis sian volon pri estonta laboro por la ĉina Esperanto-movado.


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio