Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉina pordmalfermo en la okuloj de fremdlandaj fakuloj
2017-10-25

de Li Jie


    "La malfermita pordo de Ĉinio ne estos fermita, sed male, ĝi plie malfermiĝos." Jen la priskribo pri ĉina pordmalfermo en la raporto de la 19-a Tutlanda Kongreso de KPĈ. Dum la lastaj jaroj Ĉinio rapidigis starigon de la malferma ekonomia sistemo kaj praktikis serion da agadoj por malfermo, kiuj gajnis aplaŭdon de la internacia komunumo. 




La 25-an de septembro la usona ĵurnalo The Wall Street Journal faris raporton pri Kantono sub la titolo "Kantono, la Pordo kaj Nabo por Ĉina Malfermo". (Foto de Luo Hualin, raportisto de Guangzhou Ribao)


    Ĉina pordmalfermo signifas bonan disvolvan ŝancon ankaŭ por eksterlandaj komercistoj kaj firmaoj. Fremdlandaj amaskomunikiloj kaj internacia merkato enfokusiĝas al ĉina malfermo, ekzemple la usona gazeto Fortune aperigis la artikolon "Ĉinio daŭre antaŭenigos pordmalfermon kaj profundigos reformon".


    La raporto menciis protektadon de leĝaj rajtoj kaj interesoj de fremdlandaj investantoj, klarigante ke Ĉinio egale kaj sendistinge traktas ĉiujn entreprenojn, kiuj sin registris en la lando. La franca amaskomunikilo Agence France Presse citis la vorton de Peter Fuhrman, prezidanto de la kompanio La Unua Kapitalo de Ĉinio kaj plenuma prezidanto de ĝia direkcio, ke "tio estas amika starpunkto". Ankaŭ la pekina oficejo de la Eŭropa Ĉambro de Industrio kaj Komerco esprimis sian laŭdon al la enhavo de la raporto.


    La fakulo pri ĉina ekonomio Marie Francoise Renard opinias, ke ĉina pordmalfermo signifas eblan akcepton de pli multaj firmaoj kun fremdlanda kapitalo. Ĉina fabrik-industrio spertas transformiĝon kaj ĝisdatiĝon. Kvankam ĉina esplor-evoluiga kapablo estas forta, ĝi ankoraŭ ne povas kontentigi postulon en la lando, do Ĉinio plenumos teknikan transigon helpe de pli multaj firmaoj investitaj de fremdlandaj komercistoj. Krom tio Ĉinio bezonas entreprenojn kun fremdlanda kapitalo por altigi efikecon de la merkata ekonomio kaj fortigi konkurencan forton.


Redaktoro: Niu Xueqin


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat




 



(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio