Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinaj saĝo kaj projekto influas la mondon
2017-10-24

    Pli ol 600 fremdlandaj gvidantoj, politikaj partioj kaj organizoj telefone aŭ letere esprimis varmajn gratulojn al la okazigo de la 19a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio. Pli ol mil fremdlandaj ĵurnalistoj el pli ol 130 landoj intervjuas en Ĉinio. Ankaŭ fakuloj kaj erudiciuloj de diversaj landoj atentas kaj esploras okazojn en Ĉinio.


   Ĉar Ĉinio proksimiĝas al la centro de la monda scenejo, ĉina koncepto, ĉina saĝo, ĉina projekto kaj ĉina ŝanco estas multe atentataj de la mondo. Nova epoko, nova penso, nova misio kaj nova vojaĝo signifas, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj aliaj landoj estas pli kaj pli striktaj. Ĉinaj rakontoj povas esti profitoj tirataj de aliaj landoj, kiuj deziras disvolvon, kaj ili inspiras al diversaj landoj komunan disvolvon.



   Stephen Perry, prezidanto de la 48-Grupa Klubo el Britio, diris, ke en la lastaj kvin jaroj sub la gvidado de Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, Ĉinio profundigis reformon, puŝis ekonomion por efektivigi reekvilibron kaj altkvalitan kreskon, kaj tio kreis solidan bazon por konstruado de socialismo kun ĉinaj trajtoj.


    Vinogradov, direktoro de la Centro de Politikaj Esploro kaj Prognozo sub la Instituto de Malproksim-Orientaj Studoj de Rusia Akademio de Sciencoj, diris, ke la sukcesa praktiko de la socialisma vojo kun ĉinaj trajtoj vastigas la vojon de evoluantaj landoj al modernigo.



   La Brita Brodkasta Kompanio raportis, ke la 19a Tutlanda Kongreso estas kongreso "antaŭ la monda mapo" -- Ĉinio fariĝas "nova servilo" de la reto de monda merkato, kaj la Komunista Partio de Ĉinio, kiu "starante antaŭ la monda mapo" planas konservi la mondan pacon kaj antaŭenigi komunan disvolvadon, liveros novajn saĝon kaj projekton al la estonteco de la monda ekonomio.


    Dominique de Villepin, eksa ĉefministro de Francio, diris, ke li kredas, ke sub la gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio, bazite sur la antaŭaj atingoj, Ĉinio antaŭmetos plu grandiozan projekton al la mondo.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio