Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Steve Mollenkopf: Ĉinio ŝanĝos sin de "grandpotenco de fabrikado" al "grandpotenco de novkreado"
2017-10-24


   Antaŭ la inaŭguro de la 19-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, China Daily intervjuis gvidantojn de famaj translandaj kompanioj por koni iliajn opiniojn pri la ekonomia disvolviĝo de Ĉinio kaj ĝia kontribuo al la tuta mondo. 


   Steve Mollenkopf estas ĉefa plenuma oficisto de Qualcomm, kiu estas translanda grupo pri semikonduktiloj kaj telekomunikado kun la centra sidejo en Usono. 


    Demando: Kiujn tri vortojn vi uzus por priskribi la hodiaŭan Ĉinion?


    Respondo: Novkreado, kunlaboro kaj verdo. 


    Novkreado -- Estas pli kaj pli kreskanta konsento tutmonde, ke novkreado estas necesa kondiĉo por tutmonde daŭrigebla ekonomia kresko. La ĉina registaro multfoje ripetis, ke novkreado estas la ĉefa motoro de disvolviĝo.


    Kunlaboro -- Ĉinio klopodas integriĝi en la tutmondan reton por novkreado, kaj samtempe kunordigas kaj optimumigas dispozicion de rimedoj. Qualcomm subtenas la tutmondajn celojn de la ĉinaj firmaoj fabrikantaj inteligentajn aparatojn kaj ĝojas vidi iliajn sukcesojn en eksterlandoj. 


    Verdo -- En la lastaj jaroj la ĉina registaro donas grandan atenton al la ekologia protektado. Dum mia vizitado al Ĉinio mi estis impresita de penadoj de la ĉina registaro por plibonigi la medion. 


    Demando: Kiuj faktoroj akcelos la ekonomian kreskon de Ĉinio?


   Respondo: Ĉinaj entreprenoj partoprenas en la kampoj de 5G-teknologio, artefarita inteligenteco, interreto de aĵoj, grandegaj datumoj, integritaj cirkvitoj, robotiko, virtuala realaĵo kaj pliigita realaĵo kaj aliaj kampoj.


    Demando: Kian okazon al Ĉinio kaj al la mondo alportas la iniciato "La Zono kaj Vojo"? 


    Respondo: Informadika interkonekteblo ne nur estas la bazo, sed ankaŭ grava konsistiga parto de la iniciato "La Zono kaj Vojo", kaj antaŭenigis la strategion de la ĉinaj telekomunikaj entreprenoj "vaste iri al la mondo". 


    Ĉinaj entreprenoj kombinas siajn proprajn penojn kaj la teknikajn subtenojn de Qualcomm, kaj multe rikoltas en disvolvado eksterlande.


    Demando: Kio estas la plej okulfrapaj novkreaj produktoj de Ĉinio?


    Respondo: Tiaj ja estas multaj: ekzemple, grandrapidaj fervojoj, movebla pagado, kunluaj bicikloj kaj surreta aĉetado. Ĉiuj tiuj ŝanĝas la vivon kaj labormanieron de homoj kiuj vivas en Ĉinio. La lastaj tri estas stimulataj per teknikoj de sendrata konektado.


    Demando: Ĉinio nun estas konata kiel granda potenco de fabrikado, sed kio estos skribita sur la vizitkarto de Ĉinio estonte?


    Respondo: En longa perspektivo Ĉinio ŝanĝos sin de "grandpotenco de fabrikado" al "grandpotenco de novkreado". La nova interreta teknologio, artefarita inteligenteco, interreto de aĵoj, grandegaj datumoj kaj inteligentaj aparatoj fariĝos la motoro de ĉi tiu ŝanĝo.


    La ĉina ekonomio pli multe profitos de la antaŭenigo de inteligenta kaj altnivela fabrikado. 


Redaktoro: Kang Caiqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 



(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio