Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
UN-Reprezentanto de UEA alparolis la tradukan servon de Unuiĝintaj Nacioj
2017-10-24


   17-a de oktobro 2017. Je invito de la direktoro de la Dokumentada Fako de UN s-ino Cecilia Elizalde, la reprezentanto de UEA ĉe Unuiĝintaj Nacioj, d-ro Humphrey Tonkin, hodiaŭ prelegis ĉe la Tradukaj Servoj de UN pri "La Graveco de Lingvoj en la Tagordo de UN". Lia prelego emfazis, ke la oficistoj de UN, ekster la lingvaj servoj, emas subtaksi la gravecon de lingvoj ne nur ene de la strukturoj de UN sed ankaŭ en la programo de internacia evoluigo. "Bedaŭrinde la lingvaj servoj de UN foje kompareblas kun la UN-sidejaj akvotuboj," li asertis: "Dum ili funkcias, neniu laŭdas la tubistojn; sed se ili misfunkcias, ĉiu plendas.” Li atentigis pri la fakto, ke lingvoj entute ne menciiĝas inter la 17 Celoj por Daŭripova Evoluigo, nek inter la 169 "celtabuloj" kiuj akompanas ilin.


    Aliflanke, li notis, ke en UN kreskas la interesiĝo pri multlingvismo. En majo, rezolucio de la Ĝenerala Asembleo kreis novan Internacian Tagon de Tradukado, kiun oni festos ĉiujare la 30-an de septembro; kaj nova rezolucio pri multlingvismo, akceptita de la Ĝenerala Asembleo kaj baldaŭ aperonta en sia fina formo, emfazas la gravecon de dialogo – do ne nur unudirekta komunikado – en la daŭrigeblo de la agado de UN, kaj atentigas pri la valoro de scipovo kaj utiligo ankaŭ de lokaj lingvoj, aldone al la ses oficialaj lingvoj de la Ĝenerala Asembleo.


    Li same atentigis, ke lingva diskriminacio kaj ĝia forigo estas aferoj ne nur de identeco (oni ne diskriminaciu kontraŭ homoj pro la lingvoj kiujn ili parolas, same kiel oni ne diskriminaciu pri ilia haŭtkoloro aŭ sekso) sed, multe pli grave, aferoj de komunikado (oni ne uzu lingvojn kiujn la alparolatoj ne komprenas, sed serĉu lingvojn komunajn al ĉiuj, en kiuj plena kaj dudirekta komunikado povas okazi).


    La menciita rezolucio pri multlingvismo proponas ankaŭ, ke oni inventaru la lingvajn kapablojn de la pli ol 40.000 dungitoj de UN, tiel ke oni utiligu pozitive la lingvajn rimedojn de la organizaĵo. "Lingva diverseco ne estas nur problemo," diris Tonkin, "sed ankaŭ pozitiva afero." "Ideale, UN trovu internajn solvojn al lingva komunikado kiuj estas samtempe justaj kaj efikaj, kaj eksterajn lingvajn kanalojn kiuj ebligu komunikadon kun la popoloj de la mondo en iliaj lingvoj, por efikigi aŭtentikan dialogon.” 


    D-ro Tonkin estis invitita kiel fakulo pri lingvaj demandoj – rekono samtempe de la rolo de UEA en la stimulado de serioza kaj realisma debatado pri la lingva politiko de UN, kaj de nur flanka pritrakto de la pretendoj specife de Esperanto. Ĉi-lasta tamen okazis, precipe en la postprelega diskutado inter la trideko da partoprenantoj. Montriĝis ke inter tiuj personoj estis almenau unu iama lernanto de Esperanto, kaj ke la fina rezulto de la kunveno estis nepre pozitiva ankaŭ por nia lingvo.


El Esperanto por UN

Redaktis Rafael Henrique Zerbetto


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio