Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Fremdlandanoj, kiuj plej frue legis la raporton al la 19a Tutlanda Kongreso de KPĈ
2017-10-20

    La 19a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) altiras la atentojn de la tuta mondo. Tamen tre malmultaj homoj scias, ke iuj fremdlandanoj partoprenis en tradukado kaj korektado de la plej grava raporto de la kongreso. Ili estas la fremdlandanoj, kiuj plej frue legis la raporton. La lingvoj inkluzivas la anglan, francan, rusan, hispanan, japanan, germanan, araban, portugalan kaj laosan. Estas la unua fojo de post la komenciĝo de reformo kaj pordmalfermo, ke KPĈ invitis fremdlandajn fakulojn partopreni en tradukado kaj korektado de fremdlingvaj versioj de la raporto al la Tutlanda Kongreso de KPĈ.


    "Impreso pri novaj esprimoj"


    Dek tagojn antaŭ la kongreso, tiuj fremdlandaj fakuloj ricevis la tekston de la raporto.


    En la unua tago de la tradukado, ruslingva fakulo Olga Migunova laboris de la oka horo matene ĝis la 11a horo vespere. "Leginte la raporton, vi povas scii kio okazas en Ĉinio. La raporto altiris min, kaj mi forgesis aliajn aferojn," ŝi diris.


Ruslingva fakulo Olga Migunova intervjuita en la 14a de oktobro. Fotis Jin Liangkuai, raportisto de Xinhua-novaĵagentejo.


    La raporto atendata de la tuta mondo altiris rigardojn de ĉiuj fremdlandaj fakuloj. Sur sama fokuso kaj laŭ malsamaj vidanguloj, dum intervjuo kun raportisto de Xinhua-novaĵagentejo, kelkaj fakuloj uzis la adjektivon "forta" por esprimi sian impreson pri la raporto.


    "La plej profunda impreso estas la esprimo, ke socialismo kun ĉinaj trajtoj eniris novan epokon. Tio estas nova historia orientado por Ĉinio, kaj tio antaŭenpuŝos Ĉinion pli rapide realigi modernigon en ĉiuj aspektoj. Samtempe Ĉinio liveras sian saĝon al aliaj landoj, kiuj deziras pli rapide disvolviĝi," diris 60-jara arablingva fakulo Mustafa Mohamed Ahmed Yahia.


Arablingva fakulo Mustafa Mohamed Ahmed Yahia intervjuita en la 15a de oktobro. Fotis Jin Liangkuai, raportisto de Xinhua-novaĵagentejo.


    Bazita sur konstruado de modere prospera socio en ĉiuj aspektoj, KPĈ per du paŝoj konstruos Ĉinion en grandan modernan socialisman landon, kiu estos prospera, forta, demokratia, kulture progresinta, harmonia kaj bela, en la mezo de tiu ĉi jarcento... "La dispozicio por efektivigo de la ĉina revo kaj ĝia konsisto estis detale priskribitaj en la raporto, kaj ili estas plej allogaj," diris germanlingva fakulo Konrad Hartmut Luening.


Germanlingva fakulo Konrad Hartmut Luening intervjuita en la 15a de oktobro. Fotis Jin Liangkuai, raportisto de Xinhua-novaĵagentejo.


   "Popolo ĉiam estas metata sur la unua loko, kaj tio estas klare enkorpigita en la raporto," diris portugallingva fakulo Rafael Fontana.


    "Ĉio estas starigita surbaze de la popolo. Kiam popolanoj elmetas demandon, la partio tuj esploras, konsideras kaj solvas ĝin," diris laoslingva fakulo Keovichith Lamngeun.


Portugallingva fakulo Rafael Fontana intervjuita en la 14a de oktobro. Fotis Jin Liangkuai, raportisto de Xinhua-novaĵagentejo.


Laoslingva fakulo Keovichith Lamngeun intervjuita en la 14a de oktobro. Fotis Jin Liangkuai, raportisto de Xinhua-novaĵagentejo.


    "Kiel fremdlandano mi povas senti la decidemon malantaŭ la raporto kaj gravajn pensojn en gi," diris angllingva fakulo Holly Snape.


Angllingva fakulo Holly Snape intervjuita en la 14a de oktobro. Fotis Jin Liangkuai, raportisto de Xinhua-novaĵagentejo.


    "Rapide disvolva tendenco surprize ĝojigas nin!"


    Por la fakuloj scipovi la ĉinan lingvon ne sufiĉas por la tradukado kaj korektado de la raporto. "Ni devas koni la kondiĉojn kaj historion de Ĉinio, kaj bone kompreni la koncepton, strategion kaj principon de disvolvado de la lando," diris 31-jara franclingva fakulo Peggy Cantave Fuyet.


Franclingva fakulo Peggy Cantave Fuyet intervjuita en la 15a de oktobro. Fotis Jin Liangkuai, raportisto de Xinhua-novaĵagentejo.


    Buntaj priskriboj en la raporto reflektas historiajn ŝanĝojn de Ĉinio.


    La raporto diras, ke la atingoj en la lastaj kvin jaroj estas ĉiuflankaj kaj pioniraj, kaj la ŝanĝoj en la lastaj kvin jaroj estas profundaj kaj radikalaj.


    La naŭ fremdlandaj fakuloj loĝas kaj laboras en Ĉinio, kaj spertis la ŝanĝojn de Ĉinio en la lastaj kvin jaroj. Ili miras pro la atingoj kaj esperas vidi pli belan estontecon de Ĉinio.


    "Mi profunde perceptas, ke ekologio kaj mediprotekto estas unu el la plej grandaj ŝanĝoj en la lastaj kvin jaroj," diris japanlingva fakulo Iwasaki Shuichi. "En 2012 mi partoprenis en la pekina maratono. Tiam la aero ne estis freŝa. Evidente pliboniĝis la aero en la lastaj jaroj. Ĉi-jare mi sentis dum la maratono, ke la aerkvalito atingis la plej bonan nivelon en kelkaj jaroj."


Japanlingva fakulo Iwasaki Shuichi intervjuita en la 14a de oktobro. Fotis Jin Liangkuai, raportisto de Xinhua-novaĵagentejo.


    Peggy Cantave Fuyet diris: "Eble Ĉinio estas la lando, kiu plej multe investis en novaj energioj, kaj Ĉinio starigis multajn celojn por redukti emisiadon. Mi kredas, ke la estonteco de Ĉinio estos pli bela."


    "La vivnivelo de ĉinoj evidente altiĝas. Oni povas vidi tion el ĉiamaj homplenaj restoracioj kaj placoj okupataj de amasoj da dancantoj." Sen kontanta mono, kunhava ekonomio... Atingoj el scienca novigo estas senĉese aplikataj en la praktika vivo. La enhavo "akceli konstruadon de novtipa lando" vekis fortan resonon en la koroj de Olga Migunova kaj aliaj fakuloj.


    Serioj da ciferoj en la raporto pruvas la parolojn de la fakuloj: En la lastaj kvin jaroj la malneta enlanda produkto de Ĉinio kreskis de 54 duilionoj da juanoj ĝis 80 duilionoj da juanoj, okupante la duan lokon en la mondo; la nombro de novaj dungatoj en urboj kaj urbetoj kalkuliĝis al oli ol 13 milionoj ĉiujare...


    Grandaj ŝanĝoj okazis ne nur en la kampoj de ekonomio kaj la socia vivo. "En Ĉinio aperis novaj politikaj fenomenoj. Ili estas justaj, malfermaj, travideblaj kaj pozitivaj", diris Konrad Hartmut Luening.


    "KPĈ sin prezentas per nova aspekto"


    "Ĝi estas partio, kiu deziras disvolviĝi kaj antaŭeniri," miris Peggy Cantave Fuyet dum tradukado de la raporto.


    La partio leviĝis en kaoso kaj kondukas 1 300 milionojn da homoj al venko en la konstruado de modere prospera socio en ĉiuj aspektoj; la nombro de membroj de KPĈ kreskis de pli ol 50 ĝis pli ol 89,44 milionoj; strebado dum 96 jaroj, regado dum 68 jaroj, reformo kaj pordmalfermo dum 39 jaroj... La atingoj de KPĈ estas monde konataj kaj estas la plej evidenta signo de "ĉinaj mirakloj" de multaj jaroj.


    Hodiaŭ "la Komunista Partio de Ĉinio prezentas sin per nova aspekto," diris Mustafa Mohamed Ahmed Yahia.


    El la raporto, fremdlandaj fakuloj vidis novajn fenomenojn kaj agadojn de la plej granda reganta partio en la mondo.


    "La strikta disciplino de la Komunista Partio de Ĉinio estas ekster mia atendo," diris Olga Migunova. "La senprecedenca penado kaj atingoj de Ĉinio en la batalo kontraŭ korupto en la lastaj jaroj altiris la tutmondan atenton."


    "Estas tre grave, ke potenca partio havas longan vidon, kaj deziras ŝanĝi la nunan staton kaj fari profundan reformon." Peggy Cantave Fuyet opinias, ke ĉiuj kampoj de Ĉinio disvolviĝas en bona ordo. Sen forta gvido de KPĈ, la atingoj estas neakireblaj.


    Kiel la franclingva fakulo juĝis, Ĉinio lanĉis pli ol 1 500 reformajn rimedojn en la lastaj kvin jaroj. En la raporto, profundigi strukturan reformon de provizflanko, akceli konstruadon de novtipa lando, antaŭenpuŝi formadon de nova dispozicio tutamplekse malferma ktp. vekis vastan atendon.


    "La raporto eligis klaran koncepton, kaj tio estas longtempa plano. Tio montras, ke la Komunista Partio de Ĉinio kaj Xi Jinping bone konas, kion Ĉinio bezonas kaj kiel efektivigi la celojn," diris hispanlingva fakulo Josep-Oriol Fortuny Carreras.


Hispanlingva fakulo Josep-Oriol Fortuny Carreras intervjuita en la 14a de oktobro. Fotis Jin Liangkuai, raportisto de Xinhua-novaĵagentejo.


    "Inviti fremdlandanojn al tradukado kaj korektado de la raporto montras grandan memfidon, kaj malkaŝeman, justan kaj travideblan sintenon de la Komunista Partio de Ĉinio," diris Mustafa Mohamed Ahmed Yahia.


    Peggy Cantave Fuyet esprimis bondeziron al Ĉinio en sia propra maniero: "Mi povos vidi la unuan celon menciitan en la raporto, t.e. konstrui modere prosperan socion en ĉiuj aspektoj. La dua celo estas konstrui grandan modernan socialisman landon en la mezo de tiu ĉi jarcento. Mia filino estas du-jara nun. Ni ambaŭ povos vidi la realiĝon de la ĉina revo!"


Redaktoroj: Chen Ji, Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio