Jam transformiĝis la ĉefa kontraŭdiro alfrontata de la ĉina socio |
2017-10-20 |
La 18-an de oktobro, en sia raporto Xi Jinping faris la aserton, ke la ĉefa kontraŭdiro de la ĉina socio jam transformiĝis. Kiel ni komprenas la koncepton? Kiel ni esprimas ĝin en Esperanto? Nun ni lernu tion kune! La socialismo kun ĉinaj trajtoj eniris en novan epokon, kaj la ĉefa kontraŭdiro kiun alfrontas la ĉina socio jam transformiĝis en kontraŭdiron inter ĉiam kreskanta bezono de la popolo por pli bona vivo kaj malekvilibra kaj neadekvata disvolviĝo. Ni devas agnoski, ke la ŝanĝiĝo de la ĉefa kontraŭdiro de la ĉina socio estas historia ŝanĝiĝo koncerna al la ĝenerala situacio kaj prezentas multajn novajn postulojn al la laboro de la Komunista Partio de Ĉinio kaj al tiu de la ŝtato. Ni devas agnoski, ke la ŝanĝiĝo de la ĉefa kontraŭdiro de la ĉina socio ne ŝanĝis la juĝon pri la historia etapo de la socialismo kun ĉinaj trajtoj. Ĉinio ankoraŭ estas kaj longtempe estos en la komenca etapo de socialismo, kaj ne ŝanĝiĝis la internacia statuso de Ĉinio kiel la plej granda evoluanta lando de la mondo. Redaktoro: Kang Caiqi Ipernity: El Popola Chinio Facebook: EPC El Popola Chinio Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |