Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kiel ni komprenas la koncepton "la socialismo kun ĉinaj trajtoj eniris en novan epokon"?
2017-10-20


   Je la 9a horo de la 18a de oktobro en la Popola Halo en Pekino inaŭguriĝis la 19a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ). Xi Jinping faris raporton al la kongreso nome de la 18a Centra Komitato de KPĈ.


    En la raporto estas submetitaj kvar gravaj konceptoj, kaj inter ili la unua estas tio, ke la socialismo kun ĉinaj trajtoj eniris en novan epokon. Kiel ni komprenas ĉi tiun koncepton? Kiel ni esprimas ĝin en Esperanto? Nun ni vidu tion kune! 


    Post longtempaj penadoj la socialismo kun ĉinaj trajtoj eniris en novan epokon, kaj tio estas nova historia pozicio en la disvolviĝo de Ĉinio. 


    Ĉi tiu nova epoko estos epoko, en kiu 


    ni daŭre strebu al la sukceso de la socialismo kun ĉinaj trajtoj en nova historia kunteksto; 


    ni akiru decidan venkon por finkonstrui bonhavan socion en ĉiuj aspektoj kaj daŭre klopodu por konstrui grandan modernan socialisman landon;


    la ĉina popolo de ĉiuj etnoj laboru kune kaj pene por krei pli bonan vivon por si mem kaj fine atingi komunan prosperon por ĉiuj;


    la ĉina nacio strebu kun unu koro por realigi la ĉinan revon de nacia relevigo;


    kaj kiu vidos, ke Ĉinio proksimiĝas al la centra scenejo de la mondo kaj faras pli grandajn kontribuojn al la homaro. 


Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio