Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kiel Ĉinio konstruos grandan modernan socialisman landon?
2017-10-19


    Je la naŭa horo de la 18a de oktobro en la Popola Halo en Pekino inaŭguriĝis la 19a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ). Xi Jinping faris raporton al la kongreso nome de la 18a Centra Komitato de KPĈ.


    La raporto kun pli ol 30 mil ideogramoj estis farita dum pli ol tri horoj. La raporto menciis "komenci la novan vojaĝon de la konstruado de moderna socialisma lando en ĉiuj aspektoj". Kiel Ĉinio konstruos grandan modernan socialisman landon en la sekvaj 50 jaroj? Ni vidu!


    Du-etapa plano


    En la unua etapo de 2020 ĝis 2035, surbaze de la konstruado de modere prospera socio en ĉiuj aspektoj, KPĈ klopodos plu 15 jarojn por fundamente realigi socialisman modernigon.


    En la dua etapo de 2035 ĝis la mezo de tiu ĉi jarcento, surbaze de fundamenta realigo de modernigo, KPĈ klopodos plu 15 jarojn por konstrui Ĉinion en grandan modernan socialisman landon, kiu estos prospera, forta, demokratia, kulture progresinta, harmonia kaj bela. 


    KPĈ faros jenajn aferojn


    -- Plenumi la novan koncepton pri evoluigo kaj konstrui modernan ekonomian sistemon


    -- Plibonigi la sistemon kun la popolo kiel mastro de la lando, disvolvi socialisman demokratian politikon


    -- Firmigi kulturan memfidon kaj prosperigi socialisman kulturon


    -- Altigi sekurecon kaj plibonigi viv-nivelon de la popolo, fortigi kaj novigi socian regadon


    -- Akceli la sisteman reformon de ekologia civilizacio kaj konstrui belan Ĉinion


    -- Sekvi la vojon al fortigo de la armeo kun ĉinaj trajtoj kaj ĉiuflanke antaŭenpuŝi la nacian defendon kaj armean modernigon


    -- Persisti en la politiko "unu lando, du sistemoj" kaj antaŭenigi unuigon de la patrujo


    -- Sekvi la vojon de paca disvolvado kaj akceli konstruadon de la komunumo de komuna estonteco de la homaro


    -- Senŝanceliĝe kaj plenamplekse striktigi disciplinojn de la partio kaj senĉese altigi la reg-kapablon kaj gvid-nivelon de la partio


    -- Kapabligi la tutan partion per penso pri socialismo kun ĉinaj trajtoj en la nova epoko


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio