Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Inaŭguriĝis 19-a Nacia Kongreso de KPĈ
2017-10-18



   Merkrede matene en Pekino inaŭguriĝis la 19-a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio. Xi Jinping faras raporton al la kongreso nome de la 18-a Centra Komitato de la KPĈ, planante la disvolvadon de Ĉinio.


    Pli ol 2 200 reprezentantoj elektitaj el pli ol 89 milionoj da membroj de la KPĈ ekzamenos la raporton de Xi, tiun de la Centra Disciplin-Kontrola Komisiono de la KPĈ kaj la amendon de la Statuto de la KPĈ kaj elektos la novan Centran Komitaton de la KPĈ kaj la novan Centran Disciplin-Kontrolan Komisionon de la KPĈ.


    La KPĈ estas reganta partio de Ĉinio kaj la plej granda reganta partio en la mondo. La Nacia Kongreso de la KPĈ okazas en ĉiu kvina jaro. La Nacia Kongreso kaj la Centra Komitato estas la plej altaj gvidaj organoj de la KPĈ. 


ĈRI

Redaktoro: Kang Caiqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio