Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Helpo al malriĉuloj en Ĉinio -- miraklo historia
2017-10-17

    La 17-a de oktobro estas la 25-a Internacia Tago por Elimino de Malriĉeco. En la lastaj 20 jaroj la nombro de malriĉuloj en la mondo malpliiĝis al duono, kaj la plej granda kontribuanto tiurilate estas la azi-pacifika regiono, precipe Ĉinio.


    La reduktado de malriĉeco en Ĉinio estas granda projekto efektivigita de la Komunista Partio de Ĉinio, kiu indas esti enskribita en la historion de la homaro. En la lastaj 40 jaroj Ĉinio helpis pli ol 700 milionojn da personoj eliri el malriĉeco kaj la kontribuo de la lando konsistigas pli ol 70% de la tutmonda reduktado de malriĉeco. Dum la lastaj 5 jaroj ĉiu-jare pli ol 13 milionoj da homoj en la kamparo forlasis malriĉecon, kaj tion oni povas konsideri kiel miraklon en la historio de la tutmonda reduktado de malriĉeco.



   La atingoj de malriĉec-reduktado en Ĉinio estas bazita sur la ekonomia kresko de la lando. Ekde la komenco de reformado kaj pordomalfermo antaŭ pli ol 30 jaroj daŭre rapide kreskas la ĉina ekonomio, kaj tio kreas la kondiĉojn por solvi la problemon de malriĉeco en Ĉinio.


    Krome la Komunista Partio de Ĉinio, kiel reganta partio de la lando, celas realigi justecon kaj komunan prosperon. Aparte ekde la 18-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, la reduktado de malriĉeco fariĝis prioritato en la regado de la Komunista Partio de Ĉinio. Sur la ĝenerala fono de la rapida kresko de ĉina ekonomio kaj en la aparta situacio, en kiu iuj homoj riĉiĝis pli frue ol la aliaj, la Komunista Partio de Ĉinio donas pli multan atenton al la malriĉuloj kaj al inkluzivema ekonomia kresko, kio estas enkorpigo de politika misio de la partio kaj ĝia regpotenco.


Redaktoro: Kang Caiqi 


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio