Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Interreto faciligas nian vivon
2017-10-13

    Kio okazas al la Interreto de Ĉinio en nur unu minuto?


    Eksterlanda firmao pri granda datumaro respondis la demandon, kaj ĝi bone interpretis la Interreton de Ĉinio. En unu minuto 1 388 taksioj kaj 2 777 privataj aŭtoj estas alvokataj en la retejo Didichuxing; 395 833 homoj ensalutas en la poŝtelefona tujmesaĝilo WeChat, kaj 19 444 homoj videe aŭ voĉe babilas; kaj 774 pagas por aĉetado en la retbutikoj Taobao kaj Tmall...



   Laŭ statistiko troviĝas 700 milionoj da interretaj uzantoj en Ĉinio, kaj Interreto jam iris en diversajn regionojn kaj profesiojn, kaj rilatas al ĉiutaga vivo de ĉiu homo.


    Retmendo


    Rete antaŭmendi en hejmo estas la ĉefa kaŭzo kial multaj retanoj laŭdas, ke Interreto faciligas la vivon. Oni povas ĝui multajn servojn en sia propra hejmo post interretaj elekto kaj antaŭmendo.


    Ekzemple, beligisto povas beligi fingrajn ungojn aŭ kuiristo povas prepari manĝaĵojn en la klientaj hejmoj, se oni elektis tian servon en la antaŭmendo per Interreto.


    "En semajnfino mia amanto kaj mi butikumas kaj spektas filmon. Kutime ni rete aĉetis filmbiletojn, ĉar tio povas certigi al ni bonajn sidlokojn kaj la biletoj estas ĉipaj. Antaŭ manĝado, ni ofte foliumas rete, ĉu restoracioj disdonas rabatojn kaj kuponojn, aŭ ĉu ni devas rete antaŭmendi por vicatendi. La manovro en la Interreto povas ŝpari multe da tempo."



   Per Interreto oni povas en hejmo aĉeti flug- kaj fervojbileton aŭ antaŭmendi viziton al kuracisto kaj muzeo...


    Skanado


    Aŭstraliano Tom loĝis en Hangzhou ses jarojn. Antaŭ nelonge Tom kaj lia usona amiko spertis unu tagon sen kontanta mono.


    "Ni elhejmiĝis kun nur saĝ-poŝtelefonoj. Ni aĉetis bakitajn platkukojn ĉe eta budo en strato, kiu akceptas pagon per skanado de du-dimensia kodo de WeChat aŭ Alipay."


    Estas oportune, ĉar per skanado oni povas preni aŭtobuson, uzi lueblan biciklon aŭ havi hartondadon. Lia usona amiko multe aplaŭdis tion.



    Kompreneble la funkcio de skanado ne nur limiĝas en elektronika pago.


   Ekzemple en vidindejo kaj ekspozicio oni povas skani la du-dimensian kodon ĉe historiaj restaĵoj kaj ekspoziciataj objektoj por legi informon, rigardi videaĵon aŭ aŭskulti voĉklarigon pri ili. Tio multe riĉigas la ekskurson.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio