Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Teknologia kreivo sentigas al ĉinoj gajnon
2017-10-12

    Lastatempe, ĉina Instituto Liaowang publikigis raporton pri la analizo al la teknologiaj kreivoj kiuj alportis gajnan senton al popolanoj de Ĉinio de 2012 ĝis 2017. Ĝi estas la unua raporto en la lando pri "sento de gajno" en scienc-teknologia kampo.



    La raporto prezentas, ke en la pasintaj 5 jaroj, la kreivo de teknikoj senĉese pliigis la gajnan senton de popolanoj, kun kresko je 72% kaj je 20% pasintjare. Tio estas atestita de la faktoj, ke dum la pasintaj 5 jaroj rapide populariĝis ĉinaj novaj teknikoj, ekzemple la grandrapida trajno, movebla pago, reta aĉetado, kunlua biciklo kaj aliaj.


    En lastaj jaroj, en disvolvado de tutmondaj novaj teknikoj estas evidenta fenomeno, ke la koncepto aŭ ĝermo de iu nova tekniko ne devenis de Ĉinio, sed en la lando ĝi kunfandiĝas kun kreiva aplikado kaj komerca modelo, tiel ĝi akiris grandan sukceson kaj sekve repagas al la mondo.



    Tiaj ekzemploj estas multaj, la tipa estas tiel nomata "novaj gravaj inventoj de Ĉinio" -- grandrapida trajno, reta aĉetado, Alipay kaj kunlua biciklo. Tiuj kreivecaj aplikadoj ne nur fariĝis "ĉinaj nomkartoj", sed ankaŭ liveris la monda ekonomio.


    Fakuloj komentas, "Inventado kaj kreado faras la vivon de la ĉina popolo pli kaj pli bonan, kaj Ĉinion la lando, kiu kontribuas al la mondo kaj varmigas la mondon."



    La raporto montras ankaŭ, ke la kreiva disvolvado de Ĉinio alportas gajn-senton ne nur al la ĉina popolo, sed ankaŭ al la mondaj popoloj, per eksporto de teknikoj kaj divido de spertoj.


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio