"La ĉielokulo" de Ĉinio trovis pulsarojn |
2017-10-12 |
La 10-an de oktobro, la Nacia Astronomia Observatorio de la Ĉina Akademio de Sciencoj anoncis, ke la Kvin-cent-metra Apertura Sfera Teleskopo (KAST), kiu estas ankaŭ nomata ĉielokulo, trovis pulsarojn. Tio estas la unua fojo, ke ĉina teleskopo trovis pulsaron. Laŭ la konigo de rilata respondeculo de la projekto X-radia Pulsara Navigado, la esploro de pulsaro helpos al homoj kompreni la originon de la kosmo, kaj fari precizan navigadon por interstela vojaĝado de kosmoŝipoj. Nan Rendong, ĝenerala inĝeniero kaj ĉefa sciencisto de la projekto KAST, diris ke ĉi-tiu giganta ĉielokulo eĉ povas serĉi eble ekzistantan eksterteran civilizacion. Redaktoro: Kang Caiqi Ipernity: El Popola Chinio Facebook: EPC El Popola Chinio Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|