Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
CDELI festis 60- jariĝon
2017-10-12


S-ro  Claude Gacond prelegas.



S-ro Claude Gacond kaj S-ro Tomas Chmielik  prezentas libron pri Edmond Privat.


    La 30-an de septembro kaj 1-an de oktobro okazis solenaĵo pro la 60- jariĝo de CDELI (Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia) Stefano Keller rakontis pri la historio kaj nuna stato de la biblioteko, kaj ties mondsignifa rolo. D-rino Zorana Sokolovska el universitato de Friburgo studis en la biblioteko esplorante ĉiajn dokumentojn pri la E- movado en svislando. Lernantoj de la "granda ursino" prezentis spektaklon kun la temo: biblioteko.Claude Gacond, la nelacigebla motoro de CDELI, rakontis verve pri la pozitiva efiko de esperanto- instruado. Posttagmeze, Tomas Chmielik studinte en CDELI dum tridek jaroj la artikolojn de Edmond Privat - rakontis pri la verkaro de la eminentulo. Junulo Cesco ( Chesko ) Reale informis pri la poliglotaj kunvenoj, kaj knabo Luc ( Luk) Allemand amuze skeĉis pri la "literatura" E- alfabeto. La vespero konkludiĝis per kanta recitalo de S-ino Elisabeth de Mestral en konservatorio de La chaux de fonds.


( Raportis Dieter Rooke )


    Pri CDELI 


Biblioteko CDELI  en La Chaux de fonds


    La Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia en La Chaux-de-Fonds, Svislando, estis fondita en 1967. Ĝi estas fako de la Urba Biblioteko kaj enhavas pli ol 20.000 bibliografiajn unuojn. Interlingvistike neŭtrala (tial la nomo en la franca), CDELI ne entenas nur esperantaĵojn, sed celas konservi dokumentojn en ĉiuj planlingvoj: tie situas la plej riĉaj bibliotekoj en Volapuko kaj en Okcidentalo, interalie. Ĝi estas unu el la Interlingvistikaj instancoj de Esperantujo.


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio