Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Lokoj, kiujn Xi Jinping vizitis (I)
2017-10-11

Lin Xianying en sia ĝardeno en la nova vilaĝo Baihuo, Longmen-urbeto, Lushan-gubernio (Fotita de Jiang Hongjing, raportisto de Xinhua-a Novaĵagentejo, la 17-an de aprilo 2016)


    En Longxing-vilaĝo de Longmen-urbeto, Lushan-gubernio de la urbo Ya'an, Sichuan-provinco, seninfana vilaĝano Luo Qiliang kaj lia patrino Huang Lianzhen rigardas televidon en varma nova loĝejo kun akvo, elektro kaj metano, kaj sur la kuirforno estas stufata supo kun peklita kaj sekigita viando kaj rafanoj. 


    La 20-an de aprilo 2013 la granda tertremo detruis domojn de miloj kaj miloj da lushan-anoj. La 21-an de majo, Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, vizitis suferintojn de la tertremo en ilia portempa loĝejo en Lushan. Li diris al ili, ke oni rapide faros rekonstruadon por ke ili kiel eble plej frue loĝu en nova loĝejo.


    Nun realiĝis la promeso de Xi Jinping. 


La rekonstruita Qinglongchang-vilaĝo en Longmen-urbeto, Lushan-gubernio (Fotita de Jiang Hongjing, raportisto de Xinhua-a Novaĵagentejo, la 20-an de septembro)


    Antaŭ la Printempa Festo de la jaro 2014, ĉiuj treege malriĉaj familioj kiel Luo Qiliang transloĝiĝis en novajn domojn kun mebloj kaj elektraj aparatoj, konstruitajn monhelpe de la ĉina registaro. 


   "Antaŭe en la malnova domo mi sentis venton en vintro kaj la nova loĝejo estas kaj pura kaj varma." Luo Qiliang diris kun emocio.


Helpema bonkorulo Jing Fengying (la 2-a de maldekstre) ludas kune kun orfa kaj kripla infano en infana bonstatejo en Hohhot. (Fotis Lian Zhen, raportisto de Xinhua-a Novaĵagentejo, la 14-an de septembro)


    La 28-an de januaro 2014, Xi Jinping iris en la infanan bonstatejon en Hohhot por viziti tieajn infanojn. Li kuraĝigis la surd-mutan knabinon Wang Yani diligente lerni por akiri bonan rezulton. Ŝi esprimis sian dankon per la signolingvo klini la dikan fingron. Ankaŭ Xi Jinping imitis ŝin.


    Nun Yani diplomiĝis el supera mezlernejo kaj lernas en lernejo de beligado. Ŝi esprimis per daktilologio: "Mi longtempe ne povas forgesi la scenon de la vizito de la avo Xi, kaj bone memoras lian admonon diligente lerni por altigi kapablojn kaj fari kontribuon por la socio."


    Wu Wenjun, estro de la bonstatejo, diris: "Xi Jinping kiel ilia familiano pacience demandis infanojn kaj laborantojn pri ilia vivo en la bonstatejo. La vizito okazis antaŭ la Printempa Festo, do li esprimis al ni ĉiuj bondezirojn por la festo kaj donis donacojn al la infanoj. Tio sentigis al ni varmecon en la koro."


    Wu konigis, ke pasis pli ol tri jaroj post lia vizito. Nun la bonstatejo multe progresis en flegado de orf-kriplaj infanoj, iliaj kuracado, resanigo, edukado kaj dungiĝo. La sanstato de pli ol 90% da infanoj kun cerba paralizo iom pliboniĝis post resaniga trejnado. Krome la bonstatejo penadas por helpi pli multajn elkreskintajn geknabojn trovi taŭgan laboron. 


Redaktoro: Niu Xueqin


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio