Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Multfunkcia karto por handikapuloj en Ĉinio
2017-10-10


   Preskaŭ ĉiu pekina handikapulo havas karton kun integritaj mult-funkcioj. Sed multaj homoj ne scias, ke la karto estas la nova atestilo de handikapuloj kun la teknikoj de nub-komputado kaj grandaj datumoj.




    Sur la karto, estas la foto de la posedanto, lia aŭ ŝia identig-karta numero kaj signoj de trafika karto kaj UnionPay. La kartoj estas specigitaj laŭ du koloroj sur ilia malantaŭa flanko: la ruĝa, kun brajloj, signifas ke ĝia posedanto estas vidkapabla handikapulo, kaj la blua signifas ke la posedanto estas la aliakategoria. 


    La karto konservas grandnombron da personaj informoj de koncernata handikapulo kaj aliaj sintezaj datumoj, ĝi havas la funkciojn de identec-distingo, afera administrado, socia servo kaj financa aplikado. Kiam oni uzas la karton, unufoja skano sufiĉas por rekoni la identecon de la posedanto kaj fari koncernajn aferojn. En la estonteco oni ĝiros specialajn subvenciojn por handikapuloj, kiel mazuta subvencio, en la karton.


    Laŭ la konigo, por lanĉo de la kartoj la Pekina Handikapita Federacio faris datumajn kunligojn kun la Ĉina Handikapita Federacio, Pekina Komisiono de Ekonomio kaj Informa Teknologio, Pekina Buroo pri Civilaj Aferoj, Pekina Buroo pri Publika Sekureco, Pekina Buroo pri Homforta Resurso kaj Socia Sekureco, Pekina Banko, la Pekina Kompanio de Trafika Karto kaj aliaj unuoj. En la karto estas 24 datumoj kun 201 grupoj, inkluzive de ĉefaj informoj de la handikapulo,tiuj pri koncernaj subvencioj kaj aliaj. La totalaj datumoj superas 130 milionojn da informoj. 


    Por la bezono de handikapuloj pri senĝena interago, la sciencista grupo de la karto evoluigis la teknikojn de mult-dimensia desegno de antenoj, du-modela inform-interŝanĝa inteligenta karto kaj brajlo-printado surbaze de maŝina vidado, kaj finfine realigis tian karton multfunkcian kun brajloj.


    Laŭ la klarigo de fakuloj, realigi la integriĝan aplikadon de publika servo de la registaro kaj de administrado de personaj informoj estas la unua paŝo al la inteligentigo de handikapulaj aferoj, tio estas ankaŭ grava enkorpiĝo por handikapuloj ĉiuflanke adaptiĝi al la socio, egale kaj digne ĝui publikajn servojn kaj fruktojn de la ekonomia kaj socia disvolvado.


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio