Komenciĝis forstumo en Xiongan-distrikto |
2017-10-05 |
Baiyangdian-lago en la nova distrikto Xiongan, provinco Hebei, estas rigardata kiel "Perlo en Norda Ĉinio". Fotis Zhang Fan. La 20an de septembro raportisto informiĝis de la administra komitato de Xiongan, ke la distrikto komencos prov-forstumon 10,000-muan en aŭtuno kaj vintro ĉi-jare. Panoramo de vilaĝo ĉe Baiyangdian-lago. Fotis Zhang Fan. Estas la unua fojo en Ĉinio, ke oni forstumas la ebenaĵan regionon per arboj malsamaĝaj kaj plurtavolaj, kiuj estas preskaŭ naturaj. Bela vidindaĵo ĉe Baiyangdian-lago. Fotis Zhang Fan. La distrikto prov-forstumos 175-muan terpecon norde de la ŝoseo Nanbaojing en la gubernio Rongcheng, kaj la decido estis konfirmita de Tang Shouzheng, konata eksperto pri forstumo en Ĉinio. Redaktoro: Liu Zijia Ipernity: El Popola Chinio Facebook: EPC El Popola Chinio Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |