Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Jiangxi-aj vilaĝoj en la okuloj de afrika raportisto
2017-09-29

Monbrie, raportisto de la ŝtata radio de Respubliko Kongo, spertas te-kolektadon.


    Laŭ invito de la Ĉina Radio Internacia, Monbrie, raportisto de la ŝtata radio de Respubliko Kongo, vizitis Jiangxi-provincon en sudorienta Ĉinio. Post intervjuo en la porcelan-urbo Jingdezhen, li iris en vilaĝojn de la gubernioj Fuliang kaj Wuyuan. 


    Ĝardeno de organika teo en Fuliang


   Fuliang estas te-produktejo kun longa historio. En la 7-a jarcento, tiea teo jam estis tre fama. En iu te-ĝardeno mi spertis te-kolektadon. Mi trenis sakon por enmeti kolektitajn tefoliojn kaj antaŭ mi du laboristoj portis maŝinon similan al pritondilo. Dum nia irado la maŝino falĉis foliojn en supro de tearboj, kiuj rekte falis en mian sakon. Tio estas tre interesa sperto. Por bonvenigi vizitantojn, la te-ĝardeno konstruis kelkajn pavilonojn. 


Irado inter antikvaj konstruaĵoj


    Multaj lokanoj iris al aliaj urboj por labori kaj nur malmultaj homoj elektis resti en la vilaĝo. La te-ĝardeno, kiun mi vizitis, havas pli ol 90 longtempajn dungitojn kaj kelkajn provizorajn, kaj ĉiu el la lastaj povas ricevi 120-180 juanojn ĉiutage. Per tio la te-ĝardeno kreis laborŝancojn por lokanoj. Evoluigo de turismo plimultigos laborpostenojn kiel tiuj de vendistoj kaj servistoj.


    Turismo en Yantian-vilaĝo de Wuyuan


    Dum la lastaj dekoj da jaroj la loĝkondiĉoj de ĉinoj multe ŝanĝiĝis. Multaj junuloj, speciale tiuj en urboj, ne scias kiaj estas domoj en la kamparo. En Yantian-vilaĝo ni vidis bone konservitajn loĝdomojn kun centjara historio. Kaj pro tio ĝi altiris amason da vizitantoj. 


Sperto de subsuna sekigado de aŭtunaj rikoltaĵoj


    Konstatinte la potencialan forton de lokaj loĝdomoj la vilaĝa sekretario de KPĈ Li Qiliang lanĉis internan reformadon de antikvaj loĝdomoj laŭ la normo de hoteloj en majo 2017. Post du jaroj tiuj loĝdomoj povos akcepti turistojn. 


    Huangling-vilaĝo sin liberigas el malriĉeco per turismo


    Huangling-vilaĝo kun la altitudo de pli ol 500 metroj estas konstruita en Ming-dinastio (1368-1644) kaj havas historion de 580 jaroj. En 2009 la Wuyuan-a Kompanio por Disvolvo de Vilaĝa Kulturo komencis tie krei la pejzaĝejon. Pli ol 700 vilaĝanoj ricevis novajn loĝejojn malsupre de la monto, kies kondiĉoj estas multe pli bonaj ol tiuj de la malnovaj. Poste la kompanio transformis la malnovajn domojn en hotelojn, restoraciojn, bufedejojn, kafejojn kaj vendejojn. Nun en la pejzaĝejoj estas ĉiam videblaj turistoj, kiuj estas transportitaj de kablotramo al la enirejo de la vilaĝo. En 2016 pli ol miliono da turistoj vizitis Huangling-vilaĝon. Dank' al turismo multaj vilaĝanoj nun havas laborpostenon, en la kompanio estas pli ol 200 dungitoj kaj en aliaj servejoj pli ol 100.


Redaktoro: Niu Xueqin


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio