Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Inaŭguriĝis la Ĉina-Franca Kultura Forumo en Liono
2017-09-28

   La 26an de septembro en Liono, Francio, inaŭguriĝis la dua Ĉina-Franca Kultura Forumo, kun la temo "La Zono kaj Vojo": Kunfluo kaj Kunhavigo de Ĉina kaj Franca Kulturoj. Franca prezidento Emmanuel Macron sendis gratulleteron por instigi interŝanĝon kaj dialogon de la du landoj en la kultura kaj arta kampoj.


    Matene en la urbodomo de Liono okazis la inaŭguro, kun ĉirkaŭ 500 ĉeestantoj, inkluzive de vicprezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio Chen Zhu, ĉina ambasadoro al Francio Zhai Jun kaj eksa franca ĉefministro Jean-Pierre Raffarin. Homoj el la rondoj de kulturo, arto, edukado kaj entrepreno de la du landoj diskutis pri kulturaj temoj en du tagoj.


Inaŭguro. Fotis Long Jianwu, raportisto el la Ĉina Novaĵagentejo.


   La gratulletero, kiun franca prezidento Emmanuel Macron aparte sendis al la forumo, diras, ke la franca-ĉinaj rilatoj ne nur estas je kontaktoj de la dulandaj gvidantoj, sed ankaŭ inkluzivas tiujn de la dulandaj popoloj. Tial kulturaj interŝanĝoj inter la du landoj estas aparte atentataj, kaj povas esti riĉigataj kaj plibonigataj per diversnivela komunikado de la kultura kaj arta rondoj. En 2016 en Pekino okazis la unua Ĉina-Franca Kultura Forumo subtenita de la dulandaj altranguloj, kaj ĝi estis kunveno de homoj el la kultura rondo de la du landoj. La ĉi-foja forumo en Liono helpos antaŭenigi plu la supremenciitajn interŝanĝojn kun riĉaj fruktoj.


   Dum la forumo estas aranĝitaj 27 aktivecoj, inkluzive de ok paralelaj forumoj pri muzeo, filmo, kultura heredado, vivarto kaj mark-ekonomio.



   Ĉefo de Muzeo de Imperiestra Palaco de Ĉinio Shan Jixiang, konata art-dezajnisto Chang Shana, fama filmisto Jiang Wen, prezidanto de Pompidou-Centro Serge Lasvignes, renoma arkitekto Paul Andreu kaj aliaj reprezentantoj de la kultura rondo de la du landoj dialogis kaj diskutis respektive pri siaj kampoj.


    Dume okazis ankaŭ internacia ekspozicio de ceramikaĵoj Ĉina Blanko, ekspozicio de nemateriaj kulturaj heredaĵoj el Suzhou, ekspozicio de nemateriaj kulturaj heredaĵoj en Xi'an-Tago ktp.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio