Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
74 landoj kaj internaciaj organizoj subskribis kun Ĉinio dokumenton pri "La Zono kaj Vojo"
2017-09-27


   La 25an de septembro en la regula gazetara konferenco de la ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj, proparolanto Lu Kang diris, ke ĝis nun 74 landoj kaj internaciaj organizoj subskribis kun Ĉinio kunlaboran dokumenton pri "La Zono kaj Vojo", kio montras, ke la iniciato akiris pli da eĥoj kaj vasta subteno en la internacia komunumo.


    Demando: Ni rimarkis, ke dum la ĉeesto de la ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi en la ĝenerala debato en la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj, la ĉina flanko subskribis kun la Departemento de la Unuiĝintaj Nacioj pri Ekonomiaj kaj Sociaj Aferoj memorandon de kompreno pri la iniciato "La Zono kaj Vojo". Do kiom da landoj kaj internaciaj organizoj jam subskribis kun Ĉinio kunlaboran dokumenton pri "La Zono kaj Vojo" ĝis nun?


    Respondo: Ĝis nun 74 landoj kaj internaciaj organizoj subskribis kun Ĉinio dokumenton pri "La Zono kaj Vojo", kio montras, ke la iniciato akiris pli da eĥoj kaj vasta subteno en la internacia komunumo.


    Lu Kang rimarkigis, ke la iniciato "La Zono kaj Vojo" estas grava internacia publika produkto kaj grava platformo de kunlaboro inter Ĉinio kaj koncernataj landoj. Ĝi estas disvolv-platformo malferma kaj inkluziva. La iniciato ricevis subtenon kaj partoprenon de pli da membroj en la internacia komunumo, ĉar dum la disvolvado de la iniciato la ĉina flanko ĉiam sekvas la ideon pri kuna konsiliĝo, komuna disvolvado kaj kunhavigo, ĉiam klopodas kune kun la landoj laŭlonge de "La Zono kaj Vojo" antaŭenigi starigon de internacia sistemo de ekonomia kaj komerca invest-regularo justa, racia kaj travidebla. Ni kredas, ke la kunlaboro kadre de la iniciato nepre aldonos novan movforton al la regiona kaj monda ekonomia kresko kaj helpos efektivigi komunan disvolvon kaj prosperon de diversaj landoj.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio