Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Forumo de Ĉinio en la 21-a Jarcento -- Fokusiĝo al la kulturaj interŝanĝoj inter Ĉinio kaj Italio en la konstruado de La Zono kaj Vojo
2017-09-25


   La 23-an de septembro en Romo, ĉefurbo de Italio, okazis la 15-a Forumo de Ĉinio en la 21-a Jarcento, kiu fokusiĝis al la temo: "La kulturaj interŝanĝoj inter Ĉinio kaj Italio en la konstruado de La Zono kaj Vojo".


    La forumo celas, tra retrorigardo al la pasinteco de la ĉina-italaj rilatoj kaj perspektivo al ilia estonteco, antaŭenigi la spiriton de la Silka Vojo, kapti la historian ŝancon alportitan de "La Zono kaj Vojo", koherigi la forton de la amikeco inter la dulandaj popoloj, kultivi pli profundan bazon por la publika opinio, kaj pliintensigi la kulturajn interŝanĝojn inter Ĉinio kaj Italio por plifortigi la amikecon inter la dulandaj popoloj. 


    Chen Zhu, vicprezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso, ĉeestis la forumon kaj faris paroladon. Li diris, ke la antikva Silka Vojo antaŭenigis prosperon kaj disvolviĝon de ekonomio kaj kulturo, kaj akumulis la spiriton de Silka Vojo kies kerno konsistas el paca kunlaboro, malferma toleremo, reciproka lernado, kaj reciproka profitigo kaj kungajno. La iniciato de "La Zono kaj Vojo" de Ĉinio proponis sekvi la spiriton de Silka Vojo, kaj akiris aktivan partoprenon kaj ampleksan subtenon de la landoj kaj regionoj laŭ la Silka Vojo. Ĝi ankaŭ kreis kondiĉojn por pli grandskalaj, pli altnivelaj kaj pli profundaj kunlaboroj inter Ĉinio kaj Italio, kaj do kreis senprecedencan historian ŝancon por kulturaj interŝanĝoj kaj evoluigo de la rilatoj inter la du landoj.


    Chen Zhu emfazis, ke kunligi homajn korojn estas grava enhavo de la konstruado de "La Zono kaj Vojo". Ĉinio kaj Italio devas plene ludi sian ampleksan, aktivan kaj ekzemplodonan rolon por pliprofundigi kulturajn interŝanĝojn kaj kunlaborojn, pluapaŝe antaŭenigi la amikecon inter la du popoloj, gvidi kaj antaŭenigi inkluzivan, reciproke profitigan kaj kungajnan, kaj pacan disvolviĝon por malsamaj landoj, malsamaj popoloj kaj malsamaj civilizacioj ekzistantaj laŭ "La Zono kaj Vojo". 


Redaktoro: Kang Caiqi 


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio